Uragano Mitch estis unu el la plej fortaj tropikaj trombaj ciklonoj de la moderna epoko kun ventoj kirle vojaĝante po 290 km/h. Mitch kaŭzis signifan damaĝon trans Centrameriko inter la 22-an de oktobro kaj 5-an de novembro 1998.

Uragano Mitch

Uragano Mitch super Centrameriko

Uragano Mitch super Centrameriko
Aperis la 22-an de oktobro 1998
Malaperis la 9-an de novembro 1998
Plej rapidaj ventoj 285 km/h (180 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 905 mbar (hPa); 26,72 inHg
Homaj mortoj 19.325
Damaĝoj ekvivalento de 6,2 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Honduro
vdr

Mitch formiĝis en la orienta kariba maro la 22-an de oktobro kaj rapide atingis la kvinan gradon kiu estas la plej alta nivelo je la Skalo de Uraganoj Saffir-Simpson. Baldaŭ ĝi moviĝis al la sudokcidento kie batis Honduron unue kaj Centramerikon poste. Je la lastaj tagoj Mitch transiris al Meksika Golfo por finfine bati al Florido en Usono.

La uragano moviĝis malrapide kaj tial ĝi kaŭzis serverajn inundojn en Honduro kaj Nikaragvo; ĉirkaŭ 11,000 personoj mortis kaj ĝis la fino de 1998 ankoraŭ estis 8,000 personoj malaperintaj. La ekonomiaj damaĝoj estis kalkulitaj proksimume je 5 mil milionoj de usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj redakti