Uragano Paloma estis la 16-a nomita ŝtormo kaj oka uragano de la uragana sezono en 2008. Ĝi formiĝis ĉe la orienta marbordo de Nikaragvo kaj norda marbordo de Honduro la 5an de novembro. La 8an de novembro, Paloma pluintensiĝis kaj atingis intensecon de kategorio 4a, kaj poste malfortiĝis rapide al kategorio 2a. Ĝi okazigis fortajn damaĝojn kaj en Kajmana Insularo kaj en Kubo, kie ĝi dissolviĝis.

Uragano Paloma

Paloma la 8-an de novembro 2008

Paloma la 8-an de novembro 2008
Aperis la 5-an de novembro 2008
Malaperis la 14-an de novembro 2008
Plej rapidaj ventoj 230 km/h (145 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 944 mbar (hPa); 27,88 inHg
Homaj mortoj 1
Damaĝoj ekvivalento de 454,5 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Kubo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti