Uragano Rita estas la deksepa nomata ŝtormo, naŭa uragano kaj la kvina forta uragano de la 2005 uragana sezono. La ŝtormo jam batis Floridon kaj Kubon, kaj nune minacas Teksason kaj Luizianon en la Golfo de Meksiko kiel klaso-5-uragano. Ĝi jam atingis ventorapidon de 280 km/h. Ĝi estas la tria plej intensa uragano en la Atlantika baseno ekde mezurado de uraganoj komencis.

Uragano Rita

Rita la 21-an de septembro 2005

Rita la 21-an de septembro 2005
Aperis la 18-an de septembro 2005
Malaperis la 26-an de septembro 2005
Plej rapidaj ventoj 285 km/h (180 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 895 mbar (hPa); 26,43 inHg
Homaj mortoj 97 – 125
Damaĝoj ekvivalento de 12 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr
Bildo de Rito dum 22-a de septembro

La Usona Nacia Uragana Centro prognozas, ke ĝi eble estiĝos klaso-5-uragano, kaj allandiĝos proksime de 24-a de septembro, apud Galveston kaj Corpus Christi en Teksaso. Pli ol 1 miliono da popoloj estis postulata evakui la marbordo de Teksaso kaj Luiziano pro ĝi.

De 1953, kiam oni komencis alfabete nomi la uraganojn de ĉiu jaro, Rita estas nur la dua kun komenca "R", do la dua 17-a uragano en jaro (nomoj komenciĝantaj per "Q" ne estas uzataj). En 1995 ekzistis uragano Roxanne, kiu tamen aperis nur en oktobro. Principe eblas reuzi la nomojn en postaj jaroj (do por esti preciza oni diru "Rita (2005)", sed post aparte fortaj kaj memorindaj uraganoj oni emas "pensiigi" ties nomon kaj ne reuzi ĝin.

Historio de la ŝtormo redakti

Rita estigis la 17-a nomata ŝtorma de la 2005 uragano sezono je 17-a de septembro, 2005, formiĝante nur antaŭ unu tago. Postulo por evakui la insulojn Florida Keys estis sendita baldaŭe poste. La ŝtormo damaĝis Kubo kaj insuloj Florida Keys kiel klaso-2-uragano.

La varmo akvo de la Meksika Golfo, nune 0.5 °C pli ol norma, estas favora por uragana kreskado. Kiam Rita eniris la golfo, ĝi rapide intensigis. Je 21-a de septembro, Rita atingis nivelon de klaso-5.

Eksteraj ligiloj redakti