Uralita estas multlanda entrepreno de hispana deveno por fabrikado de konstrumaterialoj kun pli ol 100 jaroj de historio. Aktuale ĝi fabrikas materialojn por termoizolado kaj akustika izolado, gipso, tegoloj kaj tubaroj.

Uralita
emblemo
negoco
Komenco 1907 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Agokampo building insulation
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Anonima societo
vdr

Uralita havas sidejon kaj korporaciajn oficejojn en Madrido (Hispanio). Fine de 2010 ĝi havis 3.162 dungitojn, 41 fabrikojn funkciantajn en Eŭropo kaj 2 konstruatajn.

En kelkaj landoj oni uzas antonomazie la nomon de firmao kiu fabrikis fibrocementon, nome uralito, el Uralita.

Laŭ sansistemaj informoj, la mortiga heredo de amianto produktita de la entrepreno Uralita lasis en la zono de Cerdanyola del Vallès 149 okazojn de mortigaj malsanoj ekde 1997.[1]

Laŭ Francisko Azorín uralito estas Emulsio de cemento k. asbesto uzita por fabriki diversajn konstruelementojn, tubojn, tegolojn, k. c.[2] Li indikas etimologion el komerca nomo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. El rastro letal del amianto El País 8a de februaro 2010, alirita la 1a de aŭgusto 2019.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  3. Azorín, samloke.