La Urantia Libro (angle: (The Urantia Book) estas libro publikigita en la angla en 1955, en kiu la termino "Urantia" estas enkondukita kiel la efektiva nomo de la planedo tero[1]. La kerno de la urantia spirita movado estas la studgrupoj, da kiuj estas plurcentoj tra la mondo. La Urantia Libro unue eldoniĝis en 1955 de anonima aŭtoro kaj estis tradukita al 23 lingvoj, inkluzive de la japana, korea, hebrea, rusa kaj indonezia lingvoj. La traduko al Esperanto estas suvoje (2020)[2]. En 2006, la internacia kopirajto pri la angla teksto eksvalidiĝis[3].

The Urantia Book
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Ĝenro Q5890359
vdr
La Urantia emblemo
La Urantia emblemo

La Urantia Libro (2 097 paĝoj) enhavas kompleksajn konceptojn pri spirito, filozofio kaj religio[2].

Laŭ La Urantia Libro, Urantio estas alia nomo por la planedo Tero. La libro estis unue publikigita en 1955, kaj estus verkita de ĉielestuloj kunlabore kun la kuracisto William S. Sadler, kiu loĝis en Ĉikago, Usono. Kelkaj homoj tiam, nomitaj la "Kontakta komisiono", kuniĝis sub la estreco de tiu kuracisto por transskribi La Urantia Libro.

Laŭ la libro Urantia: The Great Cult Mystery (Urantio: la misterega kulto) verkita de Martin Gardner, la Kontakta komisiono devenas el grupo de eksaj Adventistoj de la sepa tago. Li suspektas, ke la Urantia Libro estis elverŝita tra d-ro John Harvey Kellogg, kuracisto kaj amiko de Sadler.

La urantia doktrino celas interpacigi la multajn kontraŭdirojn inter scienco kaj religio. La doktrino plejparte baziĝas sur la instruado de Kristanismo, sed ekzistas signifaj malsamecoj inter la urantia kaj kristana opinio pri Jesuo Kristo.

The Urantia Book (1955)

La Urantia Libro en Esperanto redakti

Ĉirkaŭ 2003, La Urantia Libro jam estis tradukita de JeanMarie Chaise al Esperanto, sed kiu subite mortis en 2004. Tial en 2020 la libron korektadas aro de esperantistoj[2]. Estas tre malfacile kontentige resumi la enhavon de la libro, ĉar ĝi entenas multajn buntajn konceptojn, kiuj estas profundaj kaj malfacile klarigeblaj. Ĝi interalie klarigas la fizikan kaj spiritan strukturon de la tuta universo, la naturon de Dio kaj la Triunuo, kaj la buntajn klasojn de diversspecaj anĝeloj kaj spiritoj, la historion kaj evoluon de nia planedo, kaj la vivon kaj instruon de Jesuo. Ĝi asertas, ke ekzistas miliardoj da planedoj en la universo, en kiuj loĝas inteligentaj dukruraj homoj, kaj ke ekzistas Penso-Ĝustigantoj, eroj de Dio, kiuj spirite loĝas en nia menso por malrapide evoluigi nin spirite kaj personece. Ĝi akordas kun multaj sciencaj faktoj, kiel ekzemple la malrapida biologia evoluo ekde bakterio ĝis homo[2].

Fondumo Urantia redakti

En 1950 estis fondita en Ĉikago la Urantia Foundation (Urantia Fondumo), neprofitcela organizaĵo kies ĉefa celo estas provizi en la disvastigo de la Urantia Libro kaj certigi, ke la teksto restu kiel eble plej senŝanĝa. Ĝi ankaŭ provizas materialojn, organizas eventojn (naciaj kaj internaciaj kongresojn) kaj donas konsiladon asociitan al la Libro de Urantio.

Akcepto redakti

La opera cikla "Lumo" kaj lia ĉambra muzika ciklo "Klang" (Sono)  de Karlheinz Stockhausen estis plejparte inspiritaj de la libro Urantia[4], kie en iu sceno li eĉ uzis la urantian simbolon en la scenejaj instrukcioj por la lumigado kaj adaptis la kostumojn[4].

Referencoj redakti

  1. (de) Das Urantia-Buch. germanlingva eldono, 2008, antaŭparolo, p. 1.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (eo) Marteno Benoit, Traduko de la Urantia Libro al Esperanto Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), La Riverego, paĝoj 72-73, n-ro 242-244, 2020
  3. (en) "2006 Urantia Foundation annual report" (PDF), urantia.org. Arkivita de la originalo (PDF) , la 13-an de majo 2008.
  4. 4,0 4,1 (de) Markus Bandur, Karlheinz Stockhausen und die Rezeption von "The Urantia Book" (Chicago 1955) in: Licht, die sieben Tage der Woche. Arkivita de la originalo, Wayback Maŝino, la 6-an de oktobro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti