Urba Arkivo de Erfurto

La Urba Arkivo de Erfurto (Theodisce: Stadtarchiv Erfurt), fondita en 1865, estas la oficiala arkivo de la administracio de Erfurto; la arkivejo troviĝas en la Gotthardstraße nr. 21.

La arkivejo en la urbocentro, apud la radistacio Radio FREI.
La Judeneid, tre malnova germanlingva dokumento, farita fare de la majenca ĉefepiskopo Konrad von Wittelsbach (1183–1200).

Taskoj redakti

Ĝi kolektas ĉiajn ajn skribitaĵojn faritajn en Erfurto (ekz. dokumentojn, aktojn, oficejajn librojn, mapojn ktp.) kaj transprenas regule materialon nunan post ĝia taksado esti arkivtaŭga kaj arkivdigna.

Krome oni kolektas historie gravajn dokumentilojn (presaĵojn, gazetojn, afiŝojn, fotojn, flugfoliojn ktp.). Pli frue oni eĉ estis kolektinta aferojn de nepublikuloj (ekz. de gildoj, kooperativoj; postlasaĵojn privatajn): tion nun oni restriktas je kazoj kiuj estas de granda graveco publika.

Krome oni transprenis la arkivaĵojn de ĉiuj vilaĝoj, kiuj estis enkorpigitaj al Erfurto inter 1911 kaj 1994. La arkivo posedas krome tre malnovan dokumentan germanlingvan, la t.n. Erfurter Judeneid (= ĵuro postulata de judoj pri integriĝo en mezepokan societon).

Inventaro redakti

La havaĵoj de la arkivo estas disdividitaj en 9 sekciojn. En la arkivejo troviĝas ĉ. 15.000 dokumentoj kaj ĉ. 450 sigeloj kaj stampiloj.

  • Sekcio 0: Dokumentoj de la urbo, de preĝejoj/monaĥejoj, de gildoj kaj de privatuloj.
  • Sekcio 1: Aktoj de la urbo kaj de la enkorpigitaj vilaĝoj.
  • Sekcio 2: Oficaj libroj, ekz. de la urba konsilantaro, pri la grundposedoj.
  • Sekcio 3: Presaĵoj publikaj (ekz. la taggazetoj de post 1815).
  • Sekcio 4: Arkiva biblioteko, kun du postlasaĵoj (Benary kaj Herrmann).
  • Sekcio 5: Donacoj al la urbo, kronikoj, postlasaĵoj, disertacioj, afiŝoj, dokumentoj pri erfurtaj familioj, leterinterŝanĝoj de privatuloj kaj firmaoj.
  • Sekcio 6: Bildoj, fotoj, videoj ktp.
  • Sekcio 7: Desegnoj, planoj, mapoj de Erfurto kaj tuta Turingio.
  • Sekcio 8: ---
  • Sekcio 9: Reserĉadiloj.

La havaĵoj de la arkivo povas videblas sur la surreta katalogo de la urbo.

Historio redakti

Ĉirkaŭ la 1830-a jaro oni ekmalkovris la gravecon sciencan kaj urbohistorian, kolekti kaj konservi arkivaĵojn urbenrilatajn; elstara personulo estis la urba konsilanto kaj fervoja pioniro Karl Herrmann. Pro ties iniciato la urbo komisiis la pensiulon kaj iaman estron de la Reĝa Provincarkivo de Koblenz, s-ron Heinrich Beyer (1806-1886), ordigi la ekzistantajn arkivaĵojn.

Kun lia agado komencita en 1865 ekis ĝis hodiaŭ neinterrompita, vigla arkivprizorgado. Post lia retiriĝo en 1872 transprenis la oficon en 1882 (post dekjara transira periodo) s-ro Carl Beyer (1848-1900), antaŭe honorofice, ekde 1896 kontraŭpage. En la 14-a de junio 1896 okazis la Unua turingia arkivotago en Erfurt kun gastoj el Nordhausen, Weimar, Rudolstadt, Meiningen, Sondershausen kaj Gotha (la sekvaj similaj tagoj estis en 1904, 1922, 1933 kaj 1995).

Alfred Overmann (1866-1946), estante same kiel Heinrich Beyer el la skolo de prusa arkivadministrado, estris la arkivon erfurtan de 1901-33. Liaj meritoj estis i.a. reciproke agordi la havitaĵojn kun la Ŝtata Arkivo de Magdeburg (de 1903-19), dum kio la erfurtanoj rericevis multajn altvalorajn arkivaĵojn. Rilate al skribitaĵoj de la Universitato de Erfurto oni fiksis kiel limdaton la 1664-an jaron: la antaŭe skribitaj aferoj restis en Magdeburg. Aliaflanke venis ankaŭ valoraĵoj disde Erfurto Magdeburgon. Simila arkivaĵinterŝanĝo efektiviĝis en 1933 kun la arkivo de la Katedralo de Erfurto.

Inter 1934 kaj 1935 Walter Dieck gvidis la arkivejon, sia posteŭlo (ĝis 1940) estis Werner Schnellenkamp. Dum tiu epoko la arkivo prenis multon el diversaj aliaj registrejoj urbaj kaj neurbaj.

Kiam Fritz Wiegand (1895-1982) ekdeĵoris estrade en 1951, la necerteco enmilita kaj postmilita ĉesis. El lia longa estrado (ĝis 1970) mencieblus multo, ekz. la nova disdivido de la arkivaĵoj en diversajn klasojn.

Sidejoj redakti

En 1979 oni kunfandis kun la Urba Arkivo la en 1952 fonditan Administracian arkivon, kies tasko estis estinta liberigi la bretarojn de la urbo de ne ĉiam uzataj aktoj. En 1990, kiam la komunuma memadministrado estis reorganizita, la Urba Arkivo iĝis memstara oficejo. Ekde 2006 ĝi estas sekcio ene de la Kultura direkcio (Kulturdirektion).

De 1876 ĝis 1994 la arkivejo estis ene de la Urbodomo de Erfurto (parte ankaŭ en la Meister-Eckehart-strato). Jam en 1953 pro spacomanko kelkaj eroj devis esti translokitaj alien. Ekde somero de 1994 la kompleta arkivo troviĝas en la nova arkivejo en la Gotthard-strato nr. 21.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti