Urbetoj de Alberto
Urbetoj en Alberto ĝenerale estas komunumoj kun almenaŭ mil loĝantoj.
La loĝantaro de urbeto povas esti pli ol 10,000 homoj krom se ĝi petas ŝanĝon al urba statuso, kaj komunumoj kies loĝantaro falas sub la limon de mil homoj povas reteni la urbetan statuson. Alberto havas entute 111 urbetojn, kun kolektiva loĝantaro de 406,108.[1] La meza Alberta urbeto havas inter 3000 kaj 4000 loĝantojn. 740 elektitaj urbokonsilantoj certigas lokan regadon en la provinco.
Krom en la plej grandaj urbetoj, la administrado estas kunordigita kun la instancoj de la municipa distrikto.
Administrado redakti
Kiel difinas la Leĝo pri Municipa Regado (angle: Municipal Government Act)[2] urbeton regas urbestro kaj urbokonsilio konsistanta el 5 ĝis 7 konsilantoj. Ĉiuj urboficialuloj elektiĝas laŭ balotado. Kandidatoj devas estas loĝantoj de la municipo en kiu ili kandidatas.[3] Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj, branĉo de la Kabineto de Alberto respondecas pri kunordigo de ĉiuj niveloj de loka regado. Inter la adminstraj respondecoj de urbetoj estas la prizorgado de publika sekureco, publika transporto, vojoj kaj akvejoj, kolektado de rubo kiel ankaŭ kunordigo de infrastrukturo kun provincaj kaj regionaj instancoj (inkluzive konstruadon de vojoj, edukado, kaj sanprotektado).
Listo de urbetoj redakti
Urbetoj kun plej multaj loĝantoj redakti
- Cochrane - 12,688
- Okotoks - 11,664
- Canmore - 11,442
- Lacombe - 10,850
- Stony Plain - 10,544
- High River - 9,522
- Hinton - 9,405
- Whitecourt - 8,747
- Edson - 8,365
- Banff - 8,352
La urbeto kun plej malmultaj loĝantoj (420) estas Granum.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Alberta Ministerio de Municipaj Aferoj - Municipa Censo de 2005
- ↑ Government of Alberta - Leĝo pri Municipa Regado
- ↑ Alberta Muniipal Affairs Arkivigite je 2006-12-14 per la retarkivo Wayback Machine - Specoj de Municipoj en Alberto
- ↑ Alberta Ministerio de Municipaj Aferoj - Detalaj urboprofiloj