Urboŝtato

ŝtato konsistanta el aŭtonoma aŭ sendepentada centrurbo kun ĉirkaŭianta ĝin teritorio

Urboŝtato (ŝtaturbo aŭ urboregno) estas ŝtato konsistinta el nur unu urbo, kiu estis centra kaj politike sendependa. Ĉi tiu politika strukturo de ŝtatoformo estis tre ofta en antikvaj kaj mezepokaj tempoj. Kutime ili restis malgrandaj kaj la regno regiono konsistis el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Ĉefe kiam ili estis frontantaj de ekstera minaco de pli granda militforto, tiam ili integriĝis en alianco bazita sur komuna origino, kiu inkluzivis plurajn urbojn kiel kanaanajn urbojn kiel MegiddoPeleponeza Ligo en antikva Grekio, sed foje ankaŭ okazis ke urboŝtatoj sukcesis establi grandajn imperiojn kiel Asirio, Romo kaj Kartago.

Rigardo al la ŝtata urbo Singapuro.
Vatikanurbo, vido de la tegmento de Baziliko Sankta Petro al la Vatikana Muzeo.

Speciala speco de urboŝtato estas la greka Poliso. Reprezentaj ekzemploj de la poliso estis Ateno, Tebo kaj Sparto. La loĝantoj-civitanoj de la polisoj havis disvolvitan politikan konscion. Ateno estis la unua kaj sola poliso regata de rekta demokratio.

Antikvaj urboŝtatoj elformiĝis en Grekio (Poliso), Fenicio kaj Italio. Dum la mezepoko urboŝtatoj ekzistis ĉefe en Italio kaj daŭre prosperis kiel internacie komercaj respublikoj. Inter la famaj urborespublikoj de Italio estas Pizo, Ĝenovo kaj Venecio.

En la Sankta Romia Imperio estis multaj urboj, kiuj ĝuis grandan gradon de aŭtonomio, precipe post la Vestfalia Paco subskribita en 1648. Post la malfondo de la imperio en 1806, la aŭtonoma statuso de ĉi tiuj urboj plifortiĝis.

Odeso estis konsiderata "libera" urbo de 1819-1858. Dum la 20a jarcento aŭtonomaj ekzistis ŝtataj urboj kiel Danzig kiel kompromiso inter najbaraj ŝtatoj.

Antikva epoko redakti

La urboŝtatoj estiĝis inter la jaroj 1000 kaj 800 a.K. kaj tiuj ŝtatoj mem fondis pluajn urboŝtatojn inter la jaroj 750 kaj 550 a.K. per elmigrado de parto el la plimultiĝanta loĝantaro. La urboŝtatoj transformiĝis kun apero de la antikvaj imperioj, kiuj konkeris ilin (Romio, imperio de Aleksandro la Granda).

Mezepoko redakti

La reviviĝo de la urboŝtatoj komenciĝis dum la 11-a jarcento, en Italio. La plej gravaj el tiuj novaj ŝtatoj estis Venecio kaj Amalfi, gravis ankaŭ Bari, Otranto kaj Salerno.

Amalfi atingis pinton de sia komerca potenco en mezo de la 11-a jarcento. kaj estis dum mallonga tempo serioza konkuranto de Venecio. Amalfi sengraviĝis, post kiam ĝin konkeris en 1073 la normanojn. Venecio akiris en 1082 ekskluzivaj komercajn rajtojn en la Bizanca Imperio (ili ne devis pagi doganon). Same en la 11-a jarcento graviĝis Pisa, poste Genova, Pavia kaj Milano.

La Urba Respubliko Mulhaŭzo - germane Stadtrepublik Mülhausen - estis historia urbo-ŝtato de Okcidenta Eŭropo, kiu situis en la suda parto de la kultura regiono Alzaco, ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo (germane Mülhausen, france Mulhouse). Ĝi ekestis el la statuso de libera regna urbo de la germanlingve dominita Sankta Romia Imperio, kaj adoptis respublikan reĝimon en 1347 per la elekto de la unua urbestro (alemane Bürgrmoaschtr, germane Bürgermeister). Ekde ĝia fondo en 1354, la urbo estis membro de la Ligo de Dek Urboj, ligo de dek liberaj urboj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en Elzaso (hodiaŭ Alzaco).

19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

Post la Viena Kongreso en Germanlingvio restis kvar urboŝtatoj: Frankfurto, Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko. En la geografie najbara Pollingvio restis la Respubliko Krakovo, kiu 31 jarojn pli poste, dum la jaro 1846 anektiĝis fare de la ŝtato Aŭstrio-Hungario. Frankfurto ĉe Majno dum 1866 anektiĝis fare de Prusio, kaj Lubeko — jam post la fondo de la ŝtata federacio Germana Regno — dum 1937 same de Prusio. Krome, post la Unua mondmilito oni fondis la Liberan Urbon Dancigon, kiu estis sendependa en 1920-1939 kaj poste aneksita de nazia Germanio.

Berlino post la Dua Mondmilito iĝis dividita urbo: Okcidenta Berlino iĝis urboŝtato kun speciala statuso: ĝi oficiale ne estis parto de Federacia Respubliko Germanio, sed praktike de la nekomunismaj ŝtatoj traktiĝis tiel.

Nuntempo redakti

Nuntempe, suverenaj urboŝtatoj en Eŭropo estas Monako kaj Vatikanurbo, krome en Azio la ŝtato Singapuro.

La urboj Honkongo kaj Makao havas specialan administran statuson kiel parto de la du registaraj sistemo, kiuj funkcias flank-al-flanke en la Ĉina Popola Respubliko, kaj praktike ĉi tiuj urboj ankaŭ estas urboŝtatoj, tamen nesuverenaj. Nesuverenaj sed aŭtonomiaj urboŝtato en Eŭropo estas Ĝibraltaro (Unuiĝinta Reĝlando), Ceŭto kaj Melilo (Hispanio).

La ŝtatoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno estas etaj, sed tamen konsistas el pli ol unu urbo.

En Germanio ekzistas dek ses federaciaj landoj, el kiuj tri konsideriĝas urboŝtatoj - Berlino, Bremeno kaj Hamburgo. La urboŝtatoj Berlino kaj Hamburgo administre samtempe estas sendistriktaj urboj kaj federaciaj landoj, la "Libera Hansa Urbo Bremeno" konsistas el la sendistriktaj urboj Bremen kaj Bremerhaven.

En Aŭstrio, Meksiko kaj Belgio la respektivaj ĉefurboj Vieno, Meksik-Urbo kaj Bruselo respektive la Brusela Ĉefurba Regiono konsideriĝas urboŝtatoj, kvankam la Brusela Ĉefurba Regiono konsistas el pluraj aligitaj municipoj.

Urboŝtatoj ofte estas enklavoj kaj do komplete ĉirkaŭitaj de alia(j) lando(j). Same kiel aliaj landoj, se la urboŝtato ne havas sian propran internacian enirpunkton, kiel marhavenonflughavenon, do necesas veturi tra iuj de la najbaraj ĉirkaŭantaj landoj, se oni volas eniri.

Vidu ankaŭ redakti