Urbocentra sinagogo en Timișoara

La urbocentra sinagogo en Timișoara estas impona religia historia monumento de la urbo.

Urbocentra sinagogo de Timișoara

Historio redakti

En Banato judoj vivis ekde la 18-a jarcento. Ili konstruis tiu ĉi sinagogon inter 1863-1865. Tiutempe resume ili havis 6 sinagogojn en la tiama urbo Temesvár, tiutempe apartenanta al Hungara reĝlando. En 1872 Francisko Jozefo la 1-a solene vizitis la sinagogon. Antaŭ la 2-a mondmilito la Fera Gvardio persekutis la judojn. En 1942 la judaj loĝantoj estis deportitaj, post la 2-a mondomilito iom da judoj elmigris al Palestino. En 1985 okazis la lasta meso, sed la judoj stabile havas la konstruaĵon. En 2001 la urba orkestro ekluas la sinagogon por aranĝi koncertojn. En 2004 la municipo deklaris la konstruaĵon monumento historia.

Konstruaĵo redakti

La eklektika sinagogo situas sola laŭ la strato. Ĝi havas precipe maŭrajn elementojn, ĉar granda parto de la judoj venis iam el Hispanio. La fasado havas 3 partojn, meze estas la enirejo. Pli supre granda fenestrorozo dominas. La flankaj partoj supre estas kvadrataj turoj, ili finiĝas bulbaj kupoloj. Interne laŭ la kutimoj meze sidis la viroj, ĉirkaŭe la virinoj, resume estas ĉ 3000 sidlokoj. Sur la galerio orgeno funkcias.

 
Urbocentra sinagogo de Timișoara

Fontoj redakti

  • rumana kaj germana Vikipedioj