Urbodomo de Kaselo

La Urbodomo nova de Kasela (germane Neues Rathaus Kassel) troviĝas en la centro de Kassel, Germanio, Obere Königsstraße nr 8.

Urbodomo de Kaselo
Rathaus
Lando Germanio vd
Situo Kaselo
Situo
Geografia situo 51° 18′ 43″ N, 9° 29′ 34″ O (mapo)51.31199.49278Koordinatoj: 51° 18′ 43″ N, 9° 29′ 34″ O (mapo)
Urbodomo de Kaselo (Hesio)
Urbodomo de Kaselo (Hesio)
DEC
Urbodomo de Kaselo
Urbodomo de Kaselo
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Urbodomo de Kaselo
Map
Urbodomo de Kaselo
vdr
La urbodomo nokte, 2013

Historio redakti

La inter 1905-09 konstruita Nova urbodomo respegulas ankoraŭ hodiaŭ, malgraŭ la pli simpla rekonstruo post la damaĝo dum al Dua mondmilito, tre bone la memkomprenon de la konstruintoj el la epoko de imperiestro Vilhelmo la 2-a.

Novkonstruo eknecesis pro la rapida kresko de la urbo ekde 1866. La ĉekonkurse gajninta arkitekto Karl Roth el Dresdeno, tiutempe asistanto ĉe la Teknika altlernejo de Darmstadt, realigis konstruaĵon en novbaroka stilo sur H-forma horizontala surfaco. La flanko de ĉe Königs-straton kreitis impone kaj fortimprese kiel honora korto kun aloj antaŭeniĝantaj kaj larĝa liberaera ŝtuparo. La pli antaŭa konstruaĵero en la mezo, malantaŭ kiu la konsiliana kunsidejo faritis, ricevis grandajn kolonojn, gigantan gablon kaj firstotureton.

Interno kaj putoj redakti

La interno de la konstruaĵo estas fama pro siaj grandegaj koridoroj, haloj kaj triobla ŝtuparo kun belegaj skulptaj ornamaĵoj kaj pentraĵoj. Multo el tio konservitis. La ŝtuparo kun bronzaj grupoj de la kvar sezonoj aŭ la por nedaŭraj ekspozicioj uzita Karl-Branner-halo ĉeflanka transmetis bonan ideon de la iama aspekto.

Post la milito ne plu reproduktis la granda gablo kaj la altaj mansardaj tegmentoj. Por la honora korto du elstaraj kaselaj fabrikestroj donacis putojn: la lokomotivfarinto Karl Henschel komisiis la skulptiston Hans Everding krei artaĵon pri patrino kun infanoj, kiu revenas de la laboro. Sigmund Aschrott, la juda tekstilaĵindustriisto kaj kreinto de la hohencolerna urbokvartalo (Vorderer Westen) mendis ĉe la urbodoma arkitekto mem puton kun pinta piramida supero. Detruis la piramidon la nazioj. Hodiaŭ memoras la pereintan puton la kasela artisto Horst Hoheisel en 1987.

Fonto redakti

Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 63

Eksteraj ligiloj redakti