Urbodomo de Rennes

La urbodomo aŭ urbopalaco de Rennes, (france 'mairie de Rennes' aŭ 'hôtel de ville de Rennes'), estas la konstruaĵo kie laboras la administracio de la urbo kaj kie kunvenas la elektitaj urbaj konsilianoj.

Urbopalaco de Rennes
france: Hôtel de ville de Rennes
monumento
Oficiala nomo: Mairie de Rennes
Lando Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Municipo Rennes
Konstruaĵo Palaco
Situo Placo de la Urbodomo de Rennes
 - koordinatoj 48° 6′ 41″ N 1° 40′ 48″ U / 48.11139 °N, 1.68000 °U / 48.11139; -1.68000 (mapo)
Arkitekto Jacques Gabriel
Stilo baroka
Konstruo 1734-1743
Posedanto komunumo de Rennes
Registrita MH 1940
Klasita MH 1962-1963[1]
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Rennes
Situo enkadre de Rennes
Situo enkadre de Rennes
Vikimedia Komunejo: Hôtel de ville de Rennes

La urbodomo de Rennes estis konstruata de 1734 ĝis 1743 de Jacques V Gabriel sekve de la granda incendio de Rennes en 1720[1] tiam Toussaint-François Rallier du Baty estis urbestro.

En ĝia norda pavilono loĝis la jura fakultato[2] kaj la scienca fakultato[3] de 1840 ĝis la inaŭguro de la universitata palaco en 1855[4].

Ĝi estis ege rearanĝita de Emmanuel Le Ray dum la unua mandato de Jean Janvier ; kiu okaze de sia ekestrado konsideris ĝin « maldigna de ĉefurbo, eĉ de multe malpli grava urbo ol Rennes »[5]. Grandega ŝtuparo estis konstruita en la suda pavilono kaj internaj aranĝoj estis faritaj por pliuzebligi la ĉambrojn.

Plej multaj urbaj servoj loĝas tie. Ĝi konsistas el du klasikaj konstruaĵoj ligitaj per kvaroncirkla malpli dika parto, kun horloĝturo malantaŭe. En la norda pavilono estas la "Panteono de Rennes", kiu estas la ĉambro memore al la mortintoj de la milito 14-18 ; ĝia konstruo estis decidita sub la estrado de Janvier ekde la 18-a de Novembro 1918. La suda pavilono enhavas belegan vestiblon en formo de portiko kun kolonoj el rozkolora marmoro[6].

La konstruaĵo estis klasita 'Monumento Historia' por la unua fojo en 1922, iniciatita de Jean Janvier. Tiu decido pri la klasado de la fasadoj estis nuligita. La tuta monumento estis registrita per decido la 13-an de septembro 1940, poste du decidoj pri klasado okazis en la 12-a de marto 1962 kaj en la 23-a de aŭgusto 1963[1].

Niĉo redakti

Centre de la konstruaĵo, sub la horloĝturo troviĝas niĉo. Ĝi origine enhavis statuon de la franca reĝo Ludoviko la Dekkvina, sed ĝi estis detruita dum la revolucio. Ĝi estis anstataŭigita per grupo de skulptaĵoj de Jean Boucher montrante la unuiĝon de Bretonio al Francio kun Anna de Bretonio surgenua antaŭ ino, kiu estis alegorio de Francio. Tiu « monumento de la nacia honto » laŭ Breiz Atao estis detruita en 1932 okaze de la festoj por la 400-a datreveno de la unuiĝo de Bretonio al Francio. La atenco estis postulata de nekonata grupo nomata Gwenn ha Du. La monumento neniam estis restaŭrita.

 
La konstruaĵo komence de la 20-a jc. Videblas la tramlinio kaj la statuo de la Unuiĝo de Bretonio al Francio.

Situo redakti

Ĝi situas sur la placo de la urbodomo fronte al la operejo de Rennes.

La plej proksima metrostacio estas République  

Administracio redakti

Vidoj pri la urbodomo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Datumbazo 'Merimée' : PA00090703
  2. teretaĝo de la dekstra parto de la urbodomo por loĝigi la juran fakultaton, Urbaj arkivoj de Rennes, notico 2Fi505, legita sur www.archinoe.net la 29-an de Novembro 2009
  3. Unua etaĝo de la dekstra parto de la urbodomo por loĝigi la juran fakultaton, Urbaj arkivoj de Rennes, notico 2Fi507, legita sur www.archinoe.net la 29-an de Novembro
  4. « La komencoj de la scienca fakultato de Rennes 1840-1870» Arkivigite je 2013-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, Science-Ouest N°98, legita sur www.espace-sciences.org la 29-an de Novembro 2009
  5. (2000) Quelques souvenirs. Rennes: Presses universitaires de Rennes, p. 339. ISBN 2-86847-550-7.
  6. Informo de la urbodomo de Rennes. Arkivita el la originalo je 2009-05-04. Alirita 2012-01-31.

Eksteraj ligiloj redakti