Urbodomo de Vieno (germane Wiener Rathaus) estas la novgotika Nova Urbodomo de Vieno, konstruita en 1872-1883 laŭ projekto de la germana arkitekto Friedrich von Schmidt sur la ĵuskreita Ringostrato, ĉar la antaŭa oficejo, konstruita en 1316 kaj rekonstruita en 1700, iĝis malsufiĉa por la kreskinta oficistaro[1].

Urbodomo de Vieno
Wiener Rathaus
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrutempo 1872-1883
Konstrustilo novgotiko
Arkitekto Friedrich von Schmidt
Estiĝo 1872
Malfermo 1883
Rekonstruo ekde 2012
Statuso funkcias
Teĥnikaj datoj
Pinta alteco 98 m
Areo 113 mil m²
Adreso
Adreso Magistrat der Stadt Wien, Rathaus, A-1082 Wien
Lando Aŭstrio vd
Situo Innere Stadt
Adreso Rathaus, 1010 Wien
Situanta sur Rathausplatz
Situo
Geografia situo 48° 12′ 39″ N, 16° 21′ 27″ O (mapo)48.210816.3574Koordinatoj: 48° 12′ 39″ N, 16° 21′ 27″ O (mapo)
Urbodomo de Vieno (Vieno)
Urbodomo de Vieno (Vieno)
DEC
Urbodomo de Vieno
Urbodomo de Vieno
Situo de Urbodomo de Vieno
Map
Urbodomo de Vieno
Retejo http://www.wien.gv.at/verwaltung/rathaus/index.html
vdr

Konstruado redakti

La urbestro Cajetan Felder hastis, ĉar apude samtempe kreskis kelkaj grandaj kaj prestiĝaj konstruaĵoj — la Viena Ŝtata Operejo, la parlamentejo, la ĉefsidejo de la Viena universitato, ktp[1].

Ĝia 98-metra centra turo altas nur unu metron malpli ol tiu de Votivkirche. 1575 ĉambroj okupas 113 mil m². En 2012 komenciĝis rekonstruado, kiu devos finiĝi en 2023[1].

Ĉiujare estas aranĝata la tiel nomata operkinejo, kiu funkcias de julio ĝis aŭgusto kaj ebligas spekti operojn subĉiele. Sidvicoj staras inter la Urbodomo kaj Urbodoma parko kaj granda ekrano pendas sur la Urbodomo[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.