Urda estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Urda
municipo en Hispanio
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45480
Retpaĝaro www.urda.es
Politiko
Urbestro Florencio Fernández Gutiérrez
Demografio
Loĝantaro 3 074  (2011)
Loĝdenso 14,11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 25′ N, 3° 43′ U (mapo)39.413888888889-3.7216666666667Koordinatoj: 39° 25′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 217,82 km² (21 782 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Urda (Hispanio)
Urda (Hispanio)
DEC
Urda
Urda
Situo de Urda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urda [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Urdetano. La censita populacio en 2011 estis de 3.074 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,11 loĝ/km².

Situo redakti

Urda estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 763 m; je 73,3 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo kaj je 56,1 km el Ciudad Real, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 217.82 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°24′50″ N 3°43′18″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Ŝtonminejoj de marmoro.

Historio redakti

La teritorio estis loĝata de karpetanoj, kiuj klopodis eviti la rapidan romanigon de la areo de Urda; poste venis la araboj. La loĝantoj de la loko estis uzataj kiel soldatoj dum la Reconquista, kaj pro tio akiris privilegiojn el diversaj reĝoj.

Dokumento de fino de la 18a jarcento asertas, ke la komencoj de la setlejo estis de abelbredistoj. Kun tiu espluatado de abelujoj eble estis tiu de la ĉasado. Urda malhavis dokumenton aŭ permesilon por reloĝado, sed estis menciata en interkonsento okazinta inter la ordenoj de Kalatravo kaj Sankta Johano en 1232, kiel domaro de Consuegra apartenanta tiele al la ordeno de Sankta Johano. Poste, en 1557 oni deklaris ĝin vilaĝo separante ĝin el Consuegra.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio. En Urda jam oni falis el pinto en la 1930-aj jaroj de 5,697 loĝantoj post la Hispana Enlanda Milito al perdo de ĉirkaŭ 300 loĝantoj. Pro la elmigrado de la 1960-aj jarojoni falis al la nunaj ĉirkaŭ 3,000, do la populacio preskaŭ duoniĝis dum la 20a jarcento.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti