Uriah Heep

Uriah Heep estas brita rokmuzika supergrupo fondita en la jaro 1969 en Birmingham.

Uriah Heep
Uriah Heep, 2008
Uriah Heep, 2008
Bazaj informoj
Deveno Anglio Birmingham, Anglio
Ĝenroj Metalroko
Ŝtonroko
Progresiva rokmuziko
Arta rokmuziko
Aktivaj jaroj 1969 - nuntempo
Eldoninto Mercury Records
Parencaj
temoj
The Gods, Toe Fat, Head Machine, Weed, Spice, Ken Hensley, Lucifer's Friend, The Byron Band, Rough Diamond, Ozzy Osbourne, Trapeze, David Bowie, Wishbone Ash, Asia, King Crimson, Keef Hartley
Retejo uriah-heep.com
Membroj

Bernie Shaw
Mick Box
Phil Lanzon
Trevor Bolder
Russell Gilbrook

vdr

La grupo estiĝis en novembro de 1969, kiam la produktoro Gerry Bron invitis la klavarinstrumentiston Ken Hensley (antaŭe li estis membro de la muzikaj grupoj The Gods kaj Toe Fat), por ke li aliĝu al la grupo Spice, kiu subskribis ĉe ties marko Bronze Records. Pri la muzika grupo Uriah Heep oni iam ŝerce parolis kiel pri la metalroka The Beach Boys pro ĝiaj melodiaj kantoj kaj plurvoĉa akompana voĉmuziko, kvankam ĝia muziko prefere estas resumo de diversĝenraj stiloj kiel: la progresiva rokmuziko, la ŝtonroko, la metalroko, ĵazo kaj porokaze ankaŭ kontreo. Eĉ spite al grandega populareco en Unuiĝinta Reĝlando kaj la kontinenta Eŭropo, Uriah Heep neniam kapablis realiĝi per pli karakteriza maniero en usona merkato, escepte de la furorkantoj Easy Livin’ el la albumo Demons and Wizards (1972), Sweet Loraine el la albumo The Magician’s Birthday (1972) kaj Stealin’ el la albumo Sweet Freedom (1973).

La grupo en la 70-aj jaroj eldonis kelke da komerce sukcesaj albumoj inkluzive de Uriah Heep Live (1973), sed ĝia publiko en la 80-aj jaroj ŝanĝiĝis, kiam en Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando ĝi fariĝis esence kulta kapelo, konata nur por veraj ekspertoj. Uriah Heep retenis sian signifon en landoj kiel Germanio, Nederlando, Japanio, Rusio, en Skandinavio kaj sur Balkano, kie ĝi senĉese prezentiĝas en forvenditaj stadionoj.

La grupo prenis sian nomon el la nomo de rolulo en la romano David Copperfield de Charles Dickens.