Ursula ANDRESS (19a de marto 1936) estas svisa aktorino de kino kaj televido, iama manekeno kaj seksosimbolo, kiu aperis en usonaj, britaj kaj italaj kinoj. Ŝi estas plej bone konata pro sia trarompa rolo kiel Bond-virino Honey Ryder en la unua Bond-filmo, nome Dr. No. Ŝi poste stelulis kiel Vesper Lynd en la parodio de 1967 pri James Bond nome Casino Royale. Aliaj ŝiaj filmoj estas The Southern Star, Fun in Acapulco, She, La decima vittima, The Blue Max, Perfect Friday, L'Infermiera, La montagna del dio cannibale, Das Geheimnis der eisernen Maske kaj Clash of the Titans. Ŝi ankaŭ aperas en la romano de Ian Fleming pri James Bond nome On Her Majesty's Secret Service.

Ursula Andress
Persona informo
Ursula Andress
Naskiĝo 19-an de marto 1936 (1936-03-19) (88-jaraĝa)
en Ostermundigen
Lingvoj germanaanglaitalafranca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Familio
Edz(in)o John Derek vd
Amkunulo Harry Hamlin • Marcello MastroianniJean-Paul Belmondo vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristomodelo • filmaktoro vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

 
Andress, ĉirkaŭ 1971.
 
Andress en Loaded Guns (1975)

Ursula Andress estis fama seksosimbolo de la 1960-aj jaroj, post ludi la rolon de la dua «Bond-virino» de la unua filmo de la sukcesa serio pri la agento 007, nome James Bond kontraŭ la doktoro No (1962). El tiu filmo oni memoris kaj ripetis speciale la scenon en kiu ŝi eliras el la maro sur strandon vestante blankan bikinon. Ŝiaj komencoj estis en la itala kino, sed ŝi ne famiĝis tute ĝis la ludon de la menciita rolo de Honey Ryder en la kinproduktaĵo bazita sur la romano de Ian Fleming, nome 007.

Ŝi stelulis ĉe aktoroj tiom famajn kiel Elvis Presley, Frank Sinatra, Dean Martin, Peter SellersPeter O'Toole en filmoj reĝisoritaj de grandaj majstroj kiel Robert AldrichRichard Thorpe.

Ŝi edziniĝis en 1957 al John Derek, aktoro kaj reĝisoro kiu poste edziĝos al Linda Evans kaj al Bo Derek. En 1966 ŝi separiĝis de John Derek. Kvankam ŝi protagonistis famajn amaferojn kun la aktoroj Marlon Brando, James Dean, Ryan O'Neal kaj kun la argentina boksisto Carlos Monzón, Ursula ne reedziniĝis. Pro amanfero kun Harry Hamlin (L.A. Law), ŝi havis sian nuran filon. Ili koincidis en Clash of the Titans (1981), kie Ursula ludis rolon de Afrodito kaj Harry de Perseo.

Preta estis fotita nuda en la revuo Playboy, Ursula Andress estis seksa simbolo ĝis la fino de la 1970-aj jaroj. En 1995 ŝi estis elektita de la usona revuo Empire Magazine unu de la cent virinoj plej seksallogaj de la kinarto el ĉiuj tempoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti