UrubhangaUrubhangam, (en nagario: ऊरुभङ्गम्), (tradukebla al: La rompo de la femuroj) estas teatraĵo en Sanskrito verkita de Bhasa en la 2-a aŭ 3-a jarcento.[1] Bazita sur la bone konata eposo, la Mahabarato, de Vjaso, "Urubhanga" fokusas al la historio de la rolulo Durjodano dum kaj post lia lukto kontraŭ Bhima. Kvankam "Urubhanga" enhavas la saman kernan historion kiel en Mahabarato, la ŝanĝo de kelkaj aspektoj fare de Bhasa rezultis en diferenca prezentado de la historio.[2] La plej rimarkinda el tiuj ŝanĝoj estas la portreto fare de Bhasa de Durjodano, kiu, en la Mahabarato, aperas kiel maliculo, sed en "Urubhanga" ricevas pliajn humanajn kvalitojn.[3] Kvankam tragedio estas rara inter teatraĵoj en Sanskrito, la prezento de Bhasa de la flanko de Durjodano en la rakonto aldonas kelkajn tragediajn elementojn al la teatraĵo.[4]

Urubhanga
sanskrita dramo
Informoj
vdr
Durĝodano en la java ombroteatro.

Notoj redakti

  1. Khan A.R. "Productions - Urubhangam." Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Centre for Asian Theatre. 2004. CAT. 13a de Julio 2008
  2. G.K. Bhat, Two Plays of Tragic Design and Tragic Intent. Mumbajo, Barato. Popular Prakasha Pvt Ltd. 1974. p. 70
  3. Bhat, p. 72
  4. Bhat, p. 89