La urugvaja peso (ISO-4217-kodo UYU) estas la valuto de Urugvajo. Unu peso dividiĝas en 100 cendojn (centésimos). La valuto anstataŭis la tiel nomatan "novan urugvajan peson" (ISO 4217 UYN) la 1-an de marto 1993 je la kurzo de 1000 "novaj pesoj" al unu peso. La "novaj pesoj" mem jam en novembro 1973 estis anstataŭigitaj la "malnovajn pesojn" je kurzo de 1000 al 1.

peso
valutopeso
Ŝtato: Urugvajo
Subdivido: 100 cendoj (centésimos)
Kodo laŭ ISO 4217: UYU
Mallongigo: $, $U
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 22,60 UYU
1 Eŭro = 32,99 UYU

(12-a de septembro 2009)

vdr

Cirkulas moneroj de 1, 2, 5,10 kaj 50 pesoj[1]. Monbiletoj ekzistas en valoro de 20, 50, 100, 200, 1000 kaj 2000 pesoj[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-08. Alirita 2018-02-07.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-06. Alirita 2018-02-07.