Urugvajo

lando en Sudameriko

Urugvajo (hispane: Uruguay, en Esperanto malofte ankaŭ Urugŭajo) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino. Ĝi estas prezidenta respubliko.

Orienta Respubliko de Urugvajo
República Oriental del Uruguay

Flago de Urugvajo

Blazono de Urugvajo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional Uruguayo
Nacia himno de Urugvajo
Nacia devizo: Libertad o muerte
Libereco aŭ morto
Situo de Urugvajo
suverena ŝtatolaika ŝtatolandorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Montevideo (1 314 000)
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, urugvaja signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (54%), protestantismo (11%) kaj afrikoamerikaj religioj. La ŝtato estas laika.
Areo 176 215 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 3 424 595 (2010) (2023)
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Interreta domajno uy
Landokodo UY
Telefona kodo 598
Plej alta punkto Cerro Catedral
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Luis Alberto Lacalle Pou (2020)
Ĉefministro Luis Alberto Lacalle Pou
Nacia tago 25-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Brazilo 25-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto peso (UYU)
MEP laŭ 2006
– suma $ 37,18 miliardoj
– pokapa $ 11 621
Esperanto-movado
Landa E-asocio Urugvaja Esperanto-Societo
vdr

Ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.

Ĝi anas la organizojn UNO (ekde 1945) kaj Mercosur.

Geografio redakti

 

Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.

Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata).

La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo [1].

Administraj subdividoj redakti

Urugvajo administre dividiĝas en 19 departementojn: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Río Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres [2].

Etima deveno redakti

Koloniepoke la lando estis konata kiel "Orienta Banko" (ĉar ĝi estis la plej orienta teritorio el la Vicreĝio de l' Rivero de la Arĝento). Poste, ĝi estis nomata "Orienta Provinco", ĉar ĝi apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj de l' Rivero de la Arĝento. Kiam la unua konstitucio estis kreita, referenco al la rivero Urugvajo estis aldonita.

La vorto venas de la gvarania lingvo. Tamen, estas multaj klarigoj pri ĝia deveno. La preciza signifo estas malfacile scii ĉar la gvarania estas tre aglutina lingvo. Kelkaj tradukoj estas:

  • La Rivero de kiu alporti manĝaĵon
  • La Rivero de la lando de la "urú"-o ("urú"-o estas birdspeco kiu loĝas ĉirkaŭ tiu rivero)
  • La Rivero de la birdoj kolorigitaj
  • La Rivero de la helikoj

Historio redakti

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj.

Dum la hispana regado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de José Gervasio Artigas kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato [3].

Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José Batlle ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.

La Batalo de Plata-RiveroBatalo de la Rivero Plata (konata surloke ankaŭ kiel Batalo en la Golfo de Montevideo) estis la unua marbatalo inter britaj kaj germanaj ŝipoj dum la Dua Mondmilito. Krome, ĝi estis la sola epizodo de tiu milito okazinta en Sudameriko, nome en teritoriaj akvoj de Urugvajo, precize antaŭ la estuaro de la Plata-Rivero.

En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, interalie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.

La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré Vázquez, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto). En la balotaj de 2009 venkis José Mujica. La nuna prezidanto ekde la 1-a de marto 2020 estas Luis Alberto Lacalle Pou.

Kulturo redakti

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.

Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou, Mario Benedetti kaj la franclingva poeto Jules Supervielle.

Konindaj personoj redakti

Esperanto-movado en Urugvajo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Urugvajo.

Referencoj redakti

  1. Uruguay in Numbers (hispane). National Institute of Statistics. Arkivita el la originalo je 13 November 2013.
  2. Business Guide. Uruguay XXI. Arkivita el la originalo je 1 May 2011. Alirita 25 February 2011.
  3. THE STRUGGLE FOR INDEPENDENCE, 1811–30 – Uruguay. Library of Congress Country Studies. Arkivita el la originalo je 30 April 2011. Alirita 23 February 2011.

Eksteraj ligiloj redakti