La uruma lingvo estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata de pluraj miloj da homoj loĝantaj en diversaj loĝlokoj situantaj en la ukraina sudoriento norde de la Azova Maro, kaj en aliaj landoj kie la urumanoj loĝas.

La uruma lingvo devenas el la malnova kumana, ĝi similas al la turka kaj kelkaj aŭtoroj ĝin konsideras dialekto de la Krime-tatara lingvo, dum aliaj opinias ĝin sendependa tjurka lingvo.

La uruma lingvo estas la lingvo de la turkigitaj grekoj de la Krimea Ĥanlando lokigitaj en la duoninsulo, kiuj estis senditaj pli norden en 1778 kiel konsekvenco de la rusa konkero.

En la nuntempo la uruma loĝantaro (kie en la 1980aj jaroj atingis 60 000 personojn) precipe koncentriĝas en ukrainaj rajonoj de la Donecka provinco, en Zaporiĵa provinco), samkiel en Mariupolo.

La vorto "uruma" venas el la araba vorto Rûm, kiu aplikiĝis al la Bizanca Imperio kaj signifas "Romio". La turkoj uzis ĝin por nomi la nemuzulmanojn kiuj vivis en la Otomana Imperio. La komenca "u" de 'uruma' estas prostezo; ĉar, principe, neniu vorto en la turka lingvo komenciĝis per la litero r, kaj la vortoj de aliaj lingvoj kiuj komenciĝis per r, estis antaŭigitaj de vokalo.

Vidu ankaŭ redakti