Uscio

komunumo de Italio

Uscio (Aosci en la liguria), estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 119 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Avegno, Lumarzo, Neirone, Sori kaj Tribogna.

Uscio
Uscio
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 25′ N, 9° 10′ O (mapo)44.4166666666679.1666666666667Koordinatoj: 44° 25′ N, 9° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 361 m
Areo 9 km²
Loĝantaro 2119 (2023)
Loĝdenso 220 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Calcinara kaj Terrile
Najbaraj komunumoj Avegno, Lumarzo, Neirone, Sori kaj Tribogna
Patrono sankta Maria, kromnomata "damo de la doloroj"
Festa tago tria dimanĉo de septembro
Nomo de loĝantoj usciesi
Poŝtkodo 16036
Imposta kodo L507
Kodo laŭ ISTAT 010064
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
La ĉefa placo de Uscio
Ero de la muzeo de la turaj horloĝoj
La sonoriloj de la muzeo

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Maria, kromnomata "damo de la doloroj", kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Geografio redakti

La teritorio de la komunumo situas en la valo de la torento Recco, oriente de Ĝenovo, kaj konsistas el pluraj kernoj disigitaj laŭlonge la provinca vojo 333 kiu de Recco grimpas al la monteto Caprile (470 m), kie, transirante la kreston, eblas malsupreniri al la loĝloko Gattorna de la najbara komunumo Moconesi (en la valo Fontanabuona).

Loka folkloro redakti

La "sprenaggi" de Uscio estas imagaj estaĵoj, kiuj povas prezenti sin sub diversaj formoj, sed esence ili estas la bonaj koboldoj, kiujn lokaj legendoj diras, ke loĝis la montetojn de Uscio delonge. Laŭ la fabeloj transdonitaj parole oni diras, ke ne estas nekutime renkonti ilin sur la altaĵoj de la Recco-valo kaj en la arbaro de la valo Fontanabuona.

Ilia bonkoreco estas tiel proverba kiel ilia koleriĝemo al tiuj, kiuj ne respektas Patrinon Naturon, kiu ofertas al ili ŝirmon kaj nutraĵon. Ankaŭ laŭ la legendoj ili laŭdire estas malgrandaj, bonkoraj, kiuj vivas en harmonio kun la bestoj de la arbaro kies lingvaĵojn ili interpretas, kaj havas tre kreskintajn orelojn kaj longan kaj senteman nazon utilan por rekoni amikojn kaj ĉar ili frotas ĝin kun ili kiel signo de amikeco kaj saluto.

Ekonomio redakti

La lokuloj bazas sian produktadon sur la agrikulturo, sed ankaŭ sur turismo, kiun favoras la flegejo, kiu jam estis tie dum pli ol cent jaroj. La urbo estas fama en Italio kaj eksterlande pro la konata produktado kaj fabrikado de horloĝoj da turo, fabriko de horloĝoj Trebino, eksportita tra la tuta Eŭropo.[1]

 
La preĝejo Sankta Ambrozio kaj, dekstre, la antikva ĉefpreĝejo.
 
La preĝejo Sankta Roĥo en la vilaĝo Terrile

La produktado de turaj kaj sonorilaj horloĝoj devenas de la 18-a jarcento; ĝi estas produkto konata tra la tuta mondo. En 1758 fondiĝis la fabriko Bisso. La turnopunkto en ĉi tiu tradicia agado estis donita en 1824 de Giuseppe Terrile, farmisto, ĉarpentisto, forĝisto kaj riparisto de malgrandaj horloĝoj, kies neordinara talento permesis al li studi tiun apartan teknikon, iĝante spertulo pri la fabrikado de grandaj mekanismoj por turhorloĝoj.

Laŭlonge de la jarcento la komerco estis disvolvita de diversaj familioj: la familio Trebino aliĝis al la Terrile en la dua duono de la dudeka jarcento. La intereson pri la tempo ankaŭ realigis la diversaj sonorilfandejoj Picasso, situantaj je mallonga distanco: en Avegno kaj en Recco. Tiurilate nova muzeo en Uscio estis dediĉita al la horloĝoj de la turo kaj inaŭgurita de la tiama Provinco Ĝenovo kunlabore kun la Municipo kaj la kompanio Trebino.

Referencoj redakti

  1. Kartografia atlaso de metiisteco - eldonisto: A.C.I. Romo - jaro: 1985 - volumo 1 - p. 10

Eksteraj ligiloj redakti