Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko

La Akademio pri Nutrado kaj Dietiko (angle Academy of Nutrition and Dietetics) estas la plej granda usona organizo de fakuloj pri dieto kaj nutrado, kun preskaŭ 72.000 membroj.

Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko
emblemo
organizaĵo • school accreditor
Komenco 1917 vd
Geografia situo 41° 52′ 47″ N, 87° 38′ 19″ U (mapo)41.879751-87.638713Koordinatoj: 41° 52′ 47″ N, 87° 38′ 19″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Ĉikago
Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko (Ilinojso)
Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko (Ilinojso)
DEC
Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko
Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko
Map
Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko
Agareo

dietiko
• nutrado

Fondinto(j) Lulu Grace Graves vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Proksimume 72% el la membroj de ĉi tiu asocio estas registritaj kiel dietistoj kaj ĉirkaŭ 2% estas registritaj kiel teknikaj dietistoj. La ceteraj membroj de la Akademio pri Nutrado kaj Dietiko inkluzivas esploristojn, edukistojn, studentojn, dietajn profesiulojn en la klinikaj kaj komunumaj kampoj, fakuloj, spertuloj kaj administrantoj de servoj.

La Akademio pri Nutrado kaj Dietiko estis fondita kiel Usona Dietika Asocio en 1917 en Klevlando, Ohio, fare de grupo de virinoj gviditaj de Lenna F. Cooper kaj la unua prezidanto de la asocio, Lulu C. Graves, kiuj dediĉis sin helpi la Registaron ŝpari manĝaĵojn kaj plibonigi publikan sanon dum la Unua Mondmilito. En januaro 2012 ĝi ŝanĝis sian nomon al la nuna.

Nuntempe la ĉefsidejo situas en Ĉikago (Ilinojso).