Usona Arbara Agentejo

La Usona Arbaragentejo (angle : United States Forest Service) estas agentejo de la Usona Agrikulturo-Ministrejo (United States Department of Agriculture aŭ mallonge USDA) kiu administras la 155 naciajn arbarojn kaj la 20 naciajn herbejojn de la lando. Tiuj terenoj ampleksas areon de 780 000 da kvadrataj kilometroj. Gravaj sekcioj de la agentejo inkludas la Nacian Arbaran Sistemon (mastrumado de la ŝtataj terenoj), la Ŝtatan kaj Malpublikan Forstadon (konsilado de la subŝtatoj kaj de la privatuloj), kaj la Esploradon kaj Disvolvigon.

Usona Arbara Agentejo
emblemo
flago
federal law enforcement agency of the United States • federacia registara organizaĵo de Usono • forestry agency • organizaĵo
Komenco 1905 vd
Antaŭe United States Bureau of Forestry vd
Geografia situo 38° 53′ 14″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)38.887242-77.032528Koordinatoj: 38° 53′ 14″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Sidney R. Yates Federal Building
Usona Arbara Agentejo (Vaŝingtono)
Usona Arbara Agentejo (Vaŝingtono)
DEC
Usona Arbara Agentejo
Usona Arbara Agentejo
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Usona Arbara Agentejo
Agareo

forest management

Fondinto(j) Theodore Roosevelt • Gifford Pinchot vd
Ĉefestro(j) Vicki Christiansen • Thomas Tidwell vd
Filioj National Agroforestry Center • Bitterroot National Forest (Agency) • Flathead National Forest (Agency) • Coconino National Forest (Agency) • Mount Hood National Forest (Agency) • Gila National Forest (Agency) • Boise National Forest (Agency) • Sawtooth National Forest (Agency) • Pacific Northwest Research Station • Northern Research Station vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rekonŝildo de la Usona Arbaragentejo.
Flago de la Usona Arbaragentejo.

Historio redakti

En 1876, la Kongreso kreis la oficejon de Speciala Agento en la Ministrejo de Agrikulturo por taksi la kvaliton kaj la cirkonstancojn de la arbaroj en Usono. Franklin B. Hough estis nomumita la ĉefo de la oficejo. En 1881, la oficejo estis vastigita en la nove formitan Sekcion de Arbarmastrumado (Division of Forestry). La Arbaro-Rezervejo-Leĝo (Forest Reserve Act) de 1891 rajtigis reteni terenojn de la publikaj bienoj kiel "arbarorezervejojn", administritajn fare de la Ministrejo de la Internaj Aferoj.

En 1901, la Sekcio de Arbarmastrumado estis renomita la Oficejo de Arbarmastrumado (Bureau of Forestry). La Translokigo-Leĝo (Transfer Act) de 1905 transdonis la administradon de arbarorezervoj de la Ĝenerala Tero-Oficejo (General Land Office) de la Ministrejo de Landinternaj Aferoj al la Oficejo de Arbarmastrumado, ekde tiam konata kiel la Usona Arbaragentejo (United States Forest Service). Gifford Pinchot estis la unua Ĉefa Forstisto de la Usona Arbaragentejo en la administrado de prezidanto Theodore Roosevelt.

Organizo redakti

Superrigardo redakti

Nuntempe (en 2009), la Usona Arbaragentejo havas totalan buĝeto-aŭtoritaton de 5,5 da miliardoj usonaj dolaroj, de kiuj 42% estas eluzataj por kontraŭbatali arbarajn incendiojn. La Arbaragentejo laborigas 34 250 da dungitoj en 750 da lokoj, inkluzive de 10 050 da fajrobrigadistoj, 737 da policopersonaro, kaj 500 da sciencistojn.

La misio de la Arbaragentejo estas "subteni la sanon, la diversecon, kaj la produktadpovon de la arbaroj kaj herbejoj de la nacio por respondi al la bezonoj de la nunaj kaj estontaj generacioj. Ĝia moto : "Zorgi por la tero kaj servi la homojn". Kiel la plej grava federacia agentejo en natura resurcokonservado, la Usona Arbaragentejo disponigas gvidadon en la protekto, administrado, kaj uzo de la arbaro, de la naturaj herbejoj kaj de la akvaj ekosistemoj de la nacio. La ekosistemaliro de la agentejo al administrado integras ekologiajn, ekonomiajn, kaj sociajn faktorojn por konservi kaj plifortigi la kvaliton de la medio por kontentigi la nuntempajn kaj la estontajn bezonojn. Tra efektivigo de tero kaj resursomastrumadplanoj, la agentejo certigas daŭrigeblajn ekosistemojn per reestigado kaj konservado de la biodiverseco kaj de la ekologia produktiveco kiu helpas disponigi distron, akvon, lignon, mineralojn, fiŝojn, faŭnon, sovaĝejon, kaj estetikajn valorojn por la nunaj kaj estontaj generacioj de homoj [1].

La ĉiutaga laboro de la Arbaragentejo ekvilibrigas rimedekstraktadon, rimedoprotekton, kaj disponigadon de distriĝo. La laboro inkludas administradon de 780 000 da km2 da naciaj arbaro kaj herbejo, inkluzive de 240 000 da km2 da senvojaj areoj; 14 077 da distrejoj; 230 693 km da promenadvojoj; 603 316 km da vojoj; kaj la rikoltlaboro de 1,5 miliardoj da arboj je jaro [2] Plue, la Arbaragentejo kontraŭbatalis incendiojn sur 12 120 da km2.

La Arbaragentejo inkludas gardistodistriktojn, naciajn arbarojn, regionojn, esplorstaciojn kaj esplorunuojn kaj la Nordorienta Areo-Oficejon por Subŝata kaj Privata Forstumado. Ĉiu nivelo havas respondecon por gamo da funkcioj.

Referencoj redakti

  1. angle Heinrich, Bernd, "Clear-Cutting the Truth About Trees", The New York Times, 2009-12-20. Kontrolita 2010-05-26.
  2. Per Chris Risbrudt, Director Forest Products Laboratory, September 2008