La Usona Stabestraro estas grupo de la plej altgradaj estroj de ĉiu usona armeo: la stabestro de la terarmeo (angle Chief of Staff of the Army), la stabestro de la aerarmeo (Chief of Staff of the Air Force), la stabestro de la mararmeo (Chief of Naval Operations), kaj la stabestro de la marinfanterio (Commandant of the Marine Corps).

Usona Stabestraro
emblemo
stabo • militista unuo
Komenco 1949 vd
Geografia situo 38° 52′ 16″ N, 77° 3′ 22″ U (mapo)38.871021454221-77.056069672856Koordinatoj: 38° 52′ 16″ N, 77° 3′ 22″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Pentagono
Usona Stabestraro (Vaŝingtono)
Usona Stabestraro (Vaŝingtono)
DEC
Usona Stabestraro
Usona Stabestraro
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Usona Stabestraro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Post la reorganizado de la usona armeo en 1986 laŭ la Akto Goldwater-Nichols, la Stabestraro ne havas operacan komandon super usonaj fortoj. Respondecon por militaj operacoj metas la Usona Sekretario de Defendo direkte sur la militaj komandantoj.

La laboro de la Stabestraro estas certigi la preparitecon de ĉiu armeo. La Stabestraro konsilas al la prezidanto de Usono kaj al la Sekretario de Defendo. La prezidanto de la Stabestraro estas la ĉefa milita konsilanto al la prezidento.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti