Usona nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Usono. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.

La Usona nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1885, kiam okazis la unua - neoficiala - internacia matĉo de la usona teamo, kontraŭ Kanado kaj entute la unua internacia futbala matĉo ekster Britio. La unua oficiala internacia matĉo estis kontraŭ Svedio en la jaro 1916. Kvankam futbalo tradicie ne estis popola sporto en Usono, la populareco de publikaj futbalaj matĉoj konstante kreskis ekde la 1970-aj jaroj, kaj de tio ankaŭ profitis la pli kaj pli atentata nacia teamo. Enlande la teamo ricevis la kromnomon The Yanks - "la jankioj". Naŭfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - ekde 1930 - la plej bonan rezulton, nome la trian pozicion, ĝi atingis en tiu unua turniro. La teamo ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kie ĝi atingis la okonfinalon kaj tie malvenkis kontraŭ la teamo de Ganao.

Usona nacia teamo de futbalo
Usona nacia teamo de futbalo
asocio United States Soccer Federation
Usona Futbal-Federacio
konfederacio CONCACAF
unua matĉo oficiale Flago de Svedio Svedio 2 - 3
Flago de Usono Usono
1916
plej granda gajno Flago de Usono Usono 8 - 0
 Barbado
2008
plej granda perdo  Norvegio 11 - 0
Flago de Usono Usono
1948
Futbala Mondpokalo
aperoj 9 (unuafoje en 1930)
plej bona rezulto tria pozicio
1930
Ora Pokalo
aperoj 10 (unuafoje en 1991)
plej bona rezulto ĉampiono
1991, 2002, 2005 kaj 2007
vdr

Vidu ankaŭ redakti