Usona prezidanta elekto

Laŭ la dua artikolo de la Konstitucio, la prezidenton de Usono elektas ne la popolo rekte, sed 538 elektantoj, kiujn elektis civitanoj de la usonaj ŝtatoj proporcie laŭ loĝantaro.

Sigelo de la Prezidanto de Usono
Nombro de elektaj voĉdonantoj po ŝtato (2016).

La leĝfara branĉo de la registaro de Usono konsistas el du kongresaj (parlamentaj) ĉambroj: la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato. Por la Domo de Reprezentantoj, ĉiu ŝtato ricevas deputitojn proporcie al sia loĝantaro. Minimume, ĉiu ŝtato ricevas unu (Alasko, Delavaro, Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Vermonto kaj Vajomingo) kaj la plej granda ŝtato, Kalifornio, ricevas 53. Por la Senato, ĉiu ŝtato ricevas du deputitojn senkonsidere al loĝantaro.

Por la elekto de la prezidento ĉiu ŝtato ricevas tiom da elektaj voĉdonantoj, kiom ĝi havas deputitojn. La Distrikto Kolombio rajtas je 3 elektaj voĉoj, kvankam ĝi ricevas neniujn deputitojn en la Usona Kongreso. (Partianoj elektas elektajn voĉdonantojn. Ili ne povas esti deputitoj en la Domo aŭ Senato.) Ĉiu ŝtato (escepte de Majno kaj Nebrasko) donas ĉiujn elektajn voĉojn al la partio, kiu gajnas plej multajn individuajn voĉojn. Tiuj elektaj voĉoj decidas la prezidenton kaj vicprezidenton.

Tiu sistemo havas jenajn trajtojn:

  1. Homoj de malpli enloĝataj ŝtatoj pli influas, kiu estos prezidento, ol homoj de pli enloĝataj ŝtatoj.
  2. Kiu gajnas laŭ individuaj voĉoj, tiu povas tamen malgajni laŭ elektaj voĉoj. Tio ĉi okazis en 1876, 1888, 2000 kaj 2016.
  3. Elekta voĉdonanto povas voĉdoni malsimile ol sia ŝtato. Kvankam tio neniam ŝanĝis la rezulton, pluraj el ili voĉdonis kontraŭ sia partio.

Kaze de egalvenko, aŭ kaze ke neniu kandidato kolektas pli ol 50% de la elektaj voĉoj, la Domo de Reprezentantoj elektas la prezidenton kaj la Senato la vicprezidenton. Por tiuj ĉi, ĉiu ŝtato voĉdonas nur unu fojon por la prezidento; ĉiu senatano voĉdonas nur unu fojon por la vicprezidenton. La elektoj de 1800 kaj 1824 estis la nur du ke estis tiel decidita.

Post la elektoj de 2000 estis diskutoj pri la laŭreguleco, kiujn tamen malakceptis tribunaloj.

Rezultoj redakti

Elekta jaro Venkintoj Aliaj gravaj kandidatoj[1]
1788-1789 George Washington (senpartia) John Adams (senpartia)
John Jay (senpartia)
Robert H. Harrison (senpartia)
John Rutledge (senpartia)
1792 George Washington (senpartia) John Adams (federalisma partio)
George Clinton (Demokrat-Respublikana Partio)
1796 John Adams (Federaciisto) Thomas Jefferson (Demokrat-Respublikana Partio)
Thomas Pinckney (Federaciisto)
Aaron Burr (Demokrat-Respublikana Partio)
Samuel Adams (Demokrat-Respublikana Partio)
Oliver Ellsworth (Federaciisto)
George Clinton (Demokrat-Respublikana Partio)
1800 Thomas Jefferson (Demokrat-Respublikana Partio) Aaron Burr (Demokrat-Respublikana Partio)
John Adams (Federaciisto)
Charles Cotesworth Pinckney (Federaciisto)
1804 Thomas Jefferson (Demokrat-Respublikana Partio) Charles Cotesworth Pinckney (Federaciisto)
1808 James Madison (Demokrat-Respublikana Partio) Charles Cotesworth Pinckney (Federaciisto)
1812 James Madison (Demokrat-Respublikana Partio) DeWitt Clinton (Federaciisto/Paca partio)
1816 James Monroe (Demokrat-Respublikana Partio) Rufus King (Federaciisto)
1820 James Monroe (Demokrat-Respublikana Partio) (neniu konstrauulo)
1824 John Quincy Adams (Demokrat-Respublikana Partio) Andrew Jackson (Demokrata-Respublikana Partio )
William H. Crawford (Demokrata-Respublikana Partio)
Henry Clay (Demokrat-Respublikana Partio)
1828 Andrew Jackson (Demokrata Partio) John Quincy Adams (Demokrat-Respublikana Partio)
1832 Andrew Jackson (Demokrata Partio) Henry Clay (Nacia Respublikana Partio)
William Wirt (Kontraŭ-framasona partio)
John Floyd (Demokrata Partio)
1836 Martin Van Buren (Demokrata Partio) William Henry Harrison (Whig)
Hugh Lawson White (Whig)
Daniel Webster (Whig)
Willie P. Mangum (Whig kun voĉoj de Nullifiers)
1840 William Henry Harrison (Whig) Martin Van Buren (Demokrata Partio)
1844 James K. Polk (Demokrata Partio) Henry Clay (Whig)
James G. Birney (Libereca Partio)
1848 Zachary Taylor (Whig) Lewis Cass (Demokrata Partio)
Martin Van Buren (Liber-Grunda Partio)
1852 Franklin Pierce (Demokrata Partio) Winfield Scott (Whig)
John P. Hale (Liber-Grunda Partio)
1856 James Buchanan (Demokrata Partio) John C. Frémont (Respublikana Partio)
Millard Fillmore (Amerika Partio/Whig)
1860 Abraham Lincoln (Respublikana Partio) Stephen A. Douglas (Norda Demokrata Partio)
John C. Breckinridge (Suda Demokrata Partio)
John Bell (Konstitucia Unia Partio)
1864 Abraham Lincoln (Respublikana Partio) George B. McClellan (Demokrata Partio)
1868 Ulysses S. Grant (Respublikana Partio) Horatio Seymour (Demokrata Partio)
1872 Ulysses S. Grant (Respublikana Partio) Horace Greeley (Demokrata Partio/Liberalrespublikanoj)
1876 Rutherford B. Hayes (Respublikana Partio) Samuel J. Tilden (Demokrata Partio)
1880 James A. Garfield (Respublikana Partio) Winfield Scott Hancock (Demokrata Partio)
James B. Weaver (Partio de verdaj monbiletoj)
1884 Grover Cleveland (Demokrata Partio) James G. Blaine (Respublikana Partio)
Benjamin Franklin Butler (Partio de verdaj monbiletoj/Kontraŭ-Monopola Partio)
John St. John (Prohibition Party)
1888 Benjamin Harrison (Respublikana Partio) Grover Cleveland (Demokrata Partio)
Clinton B. Fisk (Prohibition Party)
Alson Streeter (Union Labor Party)
1892 Grover Cleveland (Demokrata Partio) Benjamin Harrison (Respublikana Partio)
James B. Weaver (Popola Partio)
John Bidwell (Prohibition Party)
1896 William McKinley (Respublikana Partio) William Jennings Bryan (Demokrata Partio/Populist Party)
1900 William McKinley (Respublikana Partio) William Jennings Bryan (Demokrata Partio)
John G. Woolley (Prohibition Party)
1904 Theodore Roosevelt (Respublikana Partio) Alton B. Parker (Demokrata Partio)
Eugene V. Debs (Socialista Partio)
Silas C. Swallow (Prohibition Party)
1908 William Howard Taft (Respublikana Partio) William Jennings Bryan (Demokrata Partio)
Eugene V. Debs (Socialista Partio)
Eugene W. Chafin (Prohibition Party)
1912 Woodrow Wilson (Demokrata Partio) Theodore Roosevelt (Progresiva Partio)
William Howard Taft (Respublikana Partio)
Eugene V. Debs (Socialista Partio)
Eugene W. Chafin (Prohibition Party)
1916 Woodrow Wilson (Demokrata Partio) Charles Evans Hughes (Respublikana Partio)
Allan Louis Benson (Socialista Partio)
Frank Hanly (Prohibition Party)
1920 Warren G. Harding (Respublikana Partio) James M. Cox (Demokrata Partio)
Eugene V. Debs (Socialista Partio)
Parley P. Christensen (Farmer-Labor Party)
1924 Calvin Coolidge (Respublikana Partio) John W. Davis (Demokrata Partio)
Robert M. La Follette (Progresiva Partio/Socialista Partio)
1928 Herbert Hoover (Respublikana Partio) Al Smith (Demokrata Partio)
1932 Franklin D. Roosevelt (Demokrata Partio) Herbert Hoover (Respublikana Partio)
Norman Thomas (Socialista Partio)
1936 Franklin D. Roosevelt (Demokrata Partio) Alf Landon (Respublikana Partio)
William Lemke (Union Party)
1940 Franklin D. Roosevelt (Demokrata Partio) Wendell Willkie (Respublikana Partio)
1944 Franklin D. Roosevelt (Demokrata Partio) Thomas E. Dewey (Respublikana Partio)
1948 Harry S. Truman (Demokrata Partio) Thomas E. Dewey (Respublikana Partio)
Strom Thurmond (Dixiecrats)
Henry A. Wallace (Progresiva Partio)
1952 Dwight D. Eisenhower (Respublikana Partio) Adlai Ewing Stevenson II (Demokrata Partio)
1956 Dwight D. Eisenhower (Respublikana Partio) Adlai Ewing Stevenson II (Demokrata Partio)
1960 John F. Kennedy (Demokrata Partio) Richard Nixon (Respublikana Partio)
1964 Lyndon B. Johnson (Demokrata Partio) Barry Goldwater (Respublikana Partio)
1968 Richard Nixon (Respublikana Partio) Hubert H. Humphrey (Demokrata Partio)
George Wallace (Amerika Sendependa Partio)
1972 Richard Nixon (Respublikana Partio) George McGovern (Demokrata Partio)
John G. Schmitz (Amerika Sendependa Partio)
1976 Jimmy Carter (Demokrata Partio) Gerald Ford (Respublikana Partio)
1980 Ronald Reagan (Respublikana Partio) Jimmy Carter (Demokrata Partio)
John B. Anderson (sendependa)
Ed Clark (Libertariana Partio)
1984 Ronald Reagan (Respublikana Partio) Walter Mondale (Demokrata Partio)
1988 George Bush (Respublikana Partio) Michael Dukakis (Demokrata Partio)
1992 Bill Clinton (Demokrata Partio) George Bush (Respublikana Partio)
Ross Perot (sendependa)
1996 Bill Clinton (Demokrata Partio) Bob Dole (Respublikana Partio)
Ross Perot (Reform Party)
2000 George W. Bush (Respublikana Partio) Al Gore (Demokrata Partio)
Ralph Nader (Verda Partio de Usono)
2004 George W. Bush (Respublikana Partio) John Kerry (Demokrata Partio)
2008 Barack Obama (Demokrata Partio) John McCain (Respublikana Partio)
2012 Barack Obama (Demokrata Partio) Mitt Romney (Respublikana Partio)
2016 Donald Trump (Respublikana Partio) Hillary Clinton (Demokrata Partio)
2020 Joe Biden (Demokrata Partio) Donald Trump (Respublikana Partio)
2024

Referencoj redakti

  1. Grava kandidato estas persono kun minimume 1% de la voĉoj aŭ kvin elektaj voĉdonantoj.

Vidu ankaŭ redakti