Uster
Blazono de la urbo kaj distrikto Uster
Distrikta domo kaj tribunalo de Uster
Mapo de la distrikto Uster
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Uster
Koordinatoj  47° 20′ N 8° 43′ O / 47.333 °N, 8.717 °O / 47.333; 8.717 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ N 8° 43′ O / 47.333 °N, 8.717 °O / 47.333; 8.717 (mapo)
Nombro de loĝantoj 113371(2007-12-31)
Areo 112.35 km²
Loĝantardenseco 1009.09 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0109
vdr


Pri la distrikto redakti

La distrikto Uster estas urbeca distrikto kaj adiministra unuo de la Kantono Zuriko. Ĝi havis 113371 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Lago Greifensee

La distrikto pli-malpli kongruas kun la regiono de la lago Greifensee. Ĝian okcidentan limon formas la montoĉeno de Pfannenstiel. En malfrua mezepoko ĝis antaŭ la epoko de la Helveta Respubliko tiu regiono estis la voktdistrikto de Greifensee, kiu eterniĝis en la libro de Gottfried Keller la kamparvokto de Greifensee (germana titolo:Der Landvogt von Greifensee).

Sur la teritorio de la distrikto en la urbo Dübendorf ĝis la jaro 2002 troviĝis la plej grava armeflughaveno de Svislando, kie estis lokita granda parto de la svisa aerarmeo. Kun la nova armedoktrino la gvidantoj de la armeo konkludis, ke la proksimeco de tiu flughaveno, kiu estus unua atakcelo por malamiko, al la urbo Zuriko estas strategia stultaĵo kaj krome ekzistis daŭre aerspacaj konfliktoj kun la civila Flughaveno Zuriko en Kloten, kial oni fermis la flughavenon de Dübendorf.

Trafiko redakti

Per la malfermo de la fervojtunelo inter Zürich Stadelhofen kaj Zuriko-Stettbach en la jaro 1990 kaj la fondiĝo de la Zurika Trafik-Unio la distrikto Uster, kiu antaŭe trafike estis nur per la Forch-Fervojo kaj la trajnlinio tra la Glattvalo ligita kun Zuriko per pli ol duonhora veturado subite troviĝis en 11-minuta distanco de la centro de la urbo Zuriko.

Limoj redakti

La distrikto limas en nord-okcidento kun distrikto kaj urbo Zuriko, en nordo kun la distrikto Bülach, sudokcidente al la distrikto Meilen, sude al la distrikto Hinwil kaj okcidente al la distrikto Pfäffikon.

Politikaj komunumoj de la distrikto Uster redakti

La distrikto Uster havas la sekvantajn 10 politikajn komunumojn. (La ciferoj datiĝas de la 31-a de decembro 2007)

Blazono Poŝtkodo kaj komunumnomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
in km²
Komunumkodo
  8600
Dübendorf
23176 13.61 0191
  8132
Egg
7923 14.48 0192
  8117
Fällanden
7177 6.41 0193
  8606
Greifensee
4816 2.30 0194
  8124
Maur
9080 14.83 0195
  8617
Mönchaltorf
3299 7.62 0196
  8603
Schwerzenbach
4426 2.64 0197
  8610
Uster
30614 28.56 0198
  8604
Volketswil
15804 14.00 0199
  8306
Wangen-Brüttisellen
7056 7.90 0200
Totale (10) 113'371 112.35 0109

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti