Ustka

urbo en nuntempa Pollando

Ustka ( kaŝube Ùskô; germane Stolpmünde) estas havenurbo kaj sidejo de samnoma kampara komunumo - al kiu la komunumo mem ne apartenas - en Pola Pomeria Provinco, Distrikto Slupsko. La urbo estas ŝtate agnoskita kuracloko.

Ustka

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Ustka (Pollando)
Ustka (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Ustki
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Słupski
Komunumo Komunumo Ustka
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 1935
Koordinatoj 54° 35′ N, 16° 51′ O (mapo)54.58333333333316.85Koordinatoj: 54° 35′ N, 16° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 10,14 km²
Loĝantaro 16308 (en 2004)
Loĝdenso 1 608,3 loĝ./km²
Poŝtkodo 76-270
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GSL
TERYT 6222812011
Estro Jacek Graczyk
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Dunina 24
Poŝtkodo de estraro 76-270
Telefono de estraro 59 814-60-41
Fakso de estraro 59 814-43-78
Poŝto de estraro um@um.ustka.pl
Ĝemelaj urboj (Pollando) Bielsko-Biała
(Nederlando) Enkhuizen
(Germanio) Kappeln
(Pollando) Słupsk
Komunuma retejo http://www.ustka.pl
vdr
La kolekto de la fotoj pri Ustka: lumturo, plaĝo, sireno (mitologio) /marvirineto (blazono de la urbo), la fiŝistaj kutroj en la haveno, la enirejo al la haveno, la haveno en Ustka, la urbo Ustka vidata el la aviadilo
La monumento de Fryderyk Chopin (Frederiko ŜOPENO) en la ĉemara parko en Ustka
La simbolo de Ustka - Sireno (mitologio) / La Marvirineto, foto el la jaro 2011
La vizaĝ-cindrournoj el la kulturo de Pomerio, ofte en la ĉirkaŭaĵo de Ustka
Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3-a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork; Sur la mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro, blua koloro: Romia Imperio.

Historio redakti

La historio de la ĉirkaŭaĵo de Ustka en la antikva epoko redakti

 
La gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo en vilaĝo Węsiory (prononcu: vensjori) en Kaŝubio (la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko)

Ustka estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Ustka en distrikto Słupski. La arkeologiaj trovaĵoj montras, ke homoj vivis ĉe la elfluejo de rivero Słupia jam en la bronza epoko. La rivero abunda je salmoj allogis fiŝistojn. En la antikva epoko malantaŭ de dunoj, en la sekaj, ŝirmitaj de la vento lokoj, aperis primitivaj kabanoj de setlanoj okupiĝantaj pri fiŝkaptado kaj ĉasado je fokoj abundaj tiam en la senhomaj strandoj.

Oni supozas, ke iom poste aperis la setlejo, ĉe la hodiaŭa kvartalloĝo Przewłoka (prononcu: pĵevŭoka). En la sesdekaj jaroj de la 20a jc oni malkovris la tombejon kun kolumbarioj de la Pomeria Kulturo, el la 5a jc a.K.. La homaro de tiu kulturo havis la karakterizan funebran ceremonion, la cindrojn de la mortintojn ili metis en la cindrujojn en la formo la homvizaĝoj aŭ de la tuta korpo (vidu la suban foton). La similajn ceremonioj okazadis ĉe Etruskoj en Italio. La multaj postaj arkeologiaj trovaĵoj atestas pri la maraj kontaktoj kun la loĝantoj de Skandinavio. Meritas atenton du ŝtonegoj je formo de sonoriloj, kiuj troviĝas en arbaro ĉirkaŭ Poddąbie (prononcu: poddombje), preskaŭ 10 km orienten de Ustka. Tio estas restaĵoj de la tombo el la Wielbark-kulturo (prononcu: vjelbark) ligita kun la ĉeesto de Gotoj en Pomerio (la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko) (vidu la suban mapon), ili estis la skandinaviaj batalantoj, kiuj tra Balta Maro venis, reestis tie dum 1 aŭ 2 jarcentoj kaj poste ili migris suden kaj ĉirkaŭ 400 jaroj poste konkeris Romon. En la ĉirkauaĵo de Ustka troviĝas ankaŭ aliaj tombejoj de gotoj, i.a. en Grzybnica (prononcu: gĵibnjica) kaj en Węsiory (prononcu: vensjori) (vidu la suban foton).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Ustka en Mezepoko redakti

La urbo aperis en la skribita historio en la komenco de la 14-a jc, kiam pola reĝo el dinastio Piastoj Ladislao la 1-a, nomata MalgrandaUlnulo strebis unuiĝi Polan Reĝlandon post la feŭda fragmentigo. Tamen la 17an de julio 1307 la pomeriaj magnatoj de la familio Święce (prononcu: ŝvjence), al kiuj apartenis Ustka subskribis en Lędźwie (prononcu: lendzjvje) traktaton kun margrafoj el Margraflando Brandenburgio. Interŝanĝe la familio povis daŭre havi siajn posedaĵojn tamen donis la Orientan Pomerion t.e. Słupsk kaj Gdansko, pro tio Pollando por multaj jaroj perdis tiun provincon. En la ĉirkaŭaĵo de Ustka vivis ankaŭ kaŝuboj kiuj pro la veno de multaj fermanaj koloniistoj iom post iom spertis germaniigon. Tamen ĉe la lago Gardno kaj Łebsko (prononcu: ŭebsko), t.e. ĉ. 14 km de Ustka ili savis sian lingvon kaj etnian sendependecon ĝis la komenco de 20-a jc. La familio Święce, la 2-an de februaro 1337, vendis urbon Ustka al la germanaj urbanoj de Słupsk. Lige kun tiu transakcio Ustka estis la unuan fojon menciita en skribita dokumento kiel haveno Stolpesmunde, do la elfuejo de la rivero Słupia (germane: Stolp). Tiu nomo estis ĝis la jaro 1945.

 
La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  nederlanda zono
  •  vestfalia zono
  •  saksia zono
  •  vendia zono
  •  brandenburgia zono
  •  pomeria zpono
  •  prusia zono
  •  livonia zono
  •  svedia zono
  • La urbo Słupsk aĉetis la havenon Ustka por pligrandigi ĝin kiel la maran komerchavenon kaj kune tiuj du urboj estis la anoj e Hansa Ligo (vidu la apudan mapon). La mara komerco donadis la grandajn profitojn ĉefe por la urbanoj de Słupsk, nur malgrandparte al urbanoj de Ustka. La velŝipoj de la komercisto de Słupsk, kiuj startis de Ustka atingadis la havenojn de Svedio, Danio, Nederlando, Anglio kaj ankaŭ navigadis al pola Gdansko, reciproke la ŝipoj de tiuj havenoj atingadis ankaŭ la havenon en Ustka. En la 14-a jc estis pligrandigo de la haveno. Oni plifortigis la orientan bordon de la havena kanalo, oni plilongigis la kajon kaj moleon. La ŝipoj transportis al Ustka la saligitajn haringojn el Skandinavio, la francan vinon, salon el Kołobrzeg, kaj de Ustka oni eksportis la fumigitajn salmojn, lignon, grenon kaj aliajn arikulturajn produktojn, bieron de Słupsk kaj sukcenelfaraĵoj.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

     
    La vido el moleo al lumturo kaj haveno
     
    La orienta plaĝo en Ustka
     
    Ustka, haveno, orienta parto
     
    La monumento "Omaĝe al la Homoj de la Maro"
     
    Ustka – la okcidenta plaĝo
     
    Ustka – la orienta plaĝo, aviadila foto
     
    La haveno en Ustka, aviadila foto
     
    La preĝejo de la Plej Sankta Savanto
     
    La lumturo en Ustka
     
    Ustka de la aviadilo
     
    "Willa Red", la vilao de Otto von Bismarck en Ustka
     
    La mortanta batalanto, de germana skulptisto Josef Thorak, omaĝe al la mortintoj el Ustka en la Unua Mondmilito
     
    Ustka de aviadilo
     
    La urbodomo en Ustka
     
    La Tutpollanda Festivalo de Piroteknikaĵoj en Ustka en la jaro 2010
     
    La stacidomo en Ustka
     
    Haveno en Ustka
     
    La ŝovebla ponto por piedirantoj en Ustka - funkcianta
     
    La Tutpollanda Festivalo de Piroteknikaĵoj en Ustka en la jaro 2010
     
    La urbo vidata de la aviadilo

    Historio de Ustka de la 16-a ĝis 19-a jc. redakti

    La unua grava evento de tiu periodo, ligita kun Reformacio estis publikigo de la dokumentoj kiu nuligis la potencon de katolijaj episkopoj. Al la haveno de Ustka, la 2-an de novembro 1626, eniris la sveda armeo. La Tridekjara milito malgrandigis la komercadon. La pligrandigo de la impostoj rezultis la fuĝon de la loĝantoj de Ustka ĉefe al pola Gdansko. La Vestfalia Paco aŭ jure pli precize la Vestfalia Pac-Traktato, estis packontrakto subskribita je la 24-a de oktobro 1648 kaj la sekvaj decidoj en la jaro 1653 subiĝis Ustka al Brandenburgio. De tiu tempo vigligis la komerco en la haveno. La 60-dekaj jaroj de la 18-a jc donmis la novaj eblecojn por disvolviĝo. Tiam ekfunkciis la ŝipfarejo, kiu produktis pli grandajn ŝipojn. La ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Ustka ne pliriĉiĝis kaj ne mildiĝis, ofte estis epidemioj kaj incendioj. La sekvonta grava por la urbo dato estas la tago 22-a de decembro 1831. Tiam Słupsk redonis al Prusio la aĉetitan antaŭ la 500 jaroj. La urbo Słupsk faris tion ĉar ne povis mem pliprofundigi la havenon, ĉiam ŝlimatan de la rivero Słupia kaj flanke de la mar-fluo alportata sablo. De tiu tempo la investadon en la haveno transprenis la buĝeto de Prusio. Komence de la 60-aj jaroj de la 19-a jc. Prusio donacis 250 mil da talaroj por modernigi la moleon, de tiam ĝi estas ŝtona, anstataŭ pli fruaj lignaj kajoj. La sekvonta granda modernigo okazis en la jaroj 18991903. Tiam la du moleoj stis modernmigitaj kaj ĝis nun same aspektas. Profundeco en la haveno atingis 6 metrojn, danke al tio povis navigadi tien pli grandaj vaporŝipoj. Velŝipoj aperadis en Ustka eĉ ĝis fino de la kvardekaj jaroj de la 20-a jc.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Ustka dum la Dua Mondmilito kaj post ĝia fino redakti

    De septembro 1939 kaj de junio 1941 estis iuj rigoroj kaj malpermesoj por la civilaj ŝipoj. Dum la milito aperis la planoj de plikonstruo de la haveno. Tamen post iom da tempo oni rezigni kontinui la plikonstruon, kaj la nura atestanto de tio restas nur la ne finita la parto de la tria moleo. De la jaro 1942 nur iomete estis plikonstruata la ŝipfarejo. Ĝis la jaro 1944 en Ustka estis ĉirkaŭ 230 da malliberuloj. En la jaro 1944 en Ustka (speciale pro la haveno, kiu povus doni la eblecon fuĝi de la militfronto) ekkomencis la grupigado de amaso de la fuĝintoj. Tiam regis ege malvarma vintro, mankis la loĝeblecoj kaj nutraĵoj.

    La 9an de marto 1945 la germanaj soldatoj kapitulaciis post la eta bataleto kun la taĉmento de la Ruĝa Armeo. Estis krita en la urbo la komandejo, kiu kreis la germanan help-administacion kun la germana urbestro. Komencis venado la polaj setlantoj. La unua pola aŭtoritato, la Urba Estraro, komencis funkcii la 11an de majo 1945. La unua urbestro estis Wacław Jaworski, kaj vicurbestro Wacław Michalski. La fervorstacio ekfunkciis la 29an de junio 10945 en la fervojo Słupsk – Ustka kiam per tiu trajno venis al Ustka la gastoj por la unua post la milito la Festo de la Maro. La Poŝta Oficejo ekfunkciis la 3an de majo 1945, kiu komence priservis la urbon kaj 20 apudaj komunumoj. La oficiala transdono de la administrado al poloj okazis la 22an de julio 1945. Tiam oni likvidis la sovetian milit-komandejon. En tiu tempo registitj en la urbo estis 266 poloj.

    En decembro 2013 ekfunkciis en la urbo la movebla trapasejo (la ŝovebla ponto) por la piedirantoj super la havena kanalo (vidu la apudan foton). Tiu ŝtala konstruaĵo pezanta pli ol 80 tunoj estas preskaŭ 58 metroj longa, kun la 24 metroj alta pilono kaj 4-metroj larĝa ponto. La plena ŝovo de la movebla trapasejo daŭras 4 minutoj kaj la transmisio estis elektra. La konstruado daŭris duon da jaro kaj kostis 4,39 milionoj da zlotoj. Post la dujara paŭzo pro la averio denove la ŝovebla ponto ekfunkciis en majo 2017.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Ustka kiel kuracloko redakti

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    BIBLIOGRAFIO:

    1. Dolata Bolesław (1966): Wyzwolenie Polski 1944-1945 (La liberigo de Pollando 1944-1945), Wydawnictwo MON, Varsovio.

    2. Gąssowska Eligia (1979): Bizancjum a ziemie północno-zachodnio-słowiańskie we wczesnym średniowieczu. Studium archeologiczne (La Bizanco kaj la nord-okcidentaj slavaj teroj en la frua Mezepoko. Arkeologiaj studoj), Ossolineum, Vroclavo.

    3. Gąssowski Jerzy (1964): Dzieje i kultura dawnych Słowian (La historio kaj kulturo de antikvaj slavoj), Państwowe Zakłady Wydawnictw Szkolnych, Varsovio.

    4. Lachowicz Franciszek, Olczak Jerzy, Siuchniński Kazimierz (1977): Osadnictwo wczesnośredniowieczne na Pobrzeżu i Pojezierzu Wschodniopomorskim. Wybrane obszary próbne (La frumezepoka setlado ĉe la bordo de la Balta Maro kaj Okcident-Pomeria Lagoregiono), Wydawnictwo Naukowe UAM, Poznano.

    5. Leciejewicz Lech, Z badań nad początkami osad miejskich nad Bałtykiem we wczesnym średniowieczu (La esploroj pri la komenco de la urb-setlejoj ĉe la Balta Maro dum la frua Mezepoko), „Archeologia Polski”, tom VIII, z. 2, Vroclavo 1963.

    6. Lindmajer Józef, Machura Teresa, Szultka Zygmunt (1985): Dzieje Ustki (La historio de Ustka), Polskie Towarzystwo Historyczne. Oddział w Słupsku, Słupsk.

    7. Olczak Jerzy, W sprawie grodów kultury łużyckiej na Pomorzu (Pri la burgoj de Luzacia kulturo en Pomerio), „Slavia Antiqua”, tom 18, Varsovio 1971.

    8. Strzelczyk Jerzy (1984): Goci. Rzeczywistość i legenda (Gotoj. La realo (faktoj) kaj legendoj (mitoj)), PIW, Varsovio.

    9. Świechowski Zygmunt, Mertka Józef (1958): Z dziejów Słupska i Ustki (El la historio de Słupsk kaj Ustka), Wydawnictwo Poznańskie, Poznano.

    10. Wikarjak Jan (1979): Pomorze Zachodnie w żywotach Ottona (La Okcidenta Pomerio en la vivo de Otto (la episkopo el Bamberg), PWN, Varsovio.

    Internacia kunlaboro redakti

    kaj partner-urboj:

    Esperanto redakti

     

    En la urbo Ustka estas anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj en la apuda urbo Słupsk estas la sidejo kaj Estraro de tutpollanda Asocio EDE kaj forta E-rondo de EDE-Pollando kaj inter la anoj estas d-ro Robert Biedroń kiu estas Urbestro de Słupsk.

    La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano Kazimierz Kleina kiu estas la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano Kazimierz Kleina akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko Hungario en Varsovio Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra ([1]).


     
    La panoramo de Ustka
    Vido el la lumturo al la haveno en Ustka (julio 2010)

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti