La usuloj (arabe الاصولية) estas la plej granda grupo en la islama komunumo de dekduimamismo. Ili kredas ke oni devas devige obei muĝtahidon kiam oni provas deternimi kiam ia konduto estas islame ĝusta aŭ ne.

Ekde la malfortiĝo de ilia ĉefa rivalo, la aĝbarioj, fine de la 18-a jarcento, ĝi iĝis la reganta dekduimamisma skolo kaj nun ĝi estas la plej granda kaj influa en ties komunumo.