Utnapiŝtim, UtanapiŝtimUta-Napiŝtim (en akada lingvo: 𒌓𒍣) estas rolulo de la Epopeo pri Gilgameŝ kiu estis komisiita de Enki (Ea) forlasi siajn materiajn posedojn kaj krei gigantan ŝipon kiu estos nomita "Konservejo de Vivo". Li estis komisiita ankaŭ kunporti siajn edzinon, familion kaj parencojn kun la metiistoj de lia vilaĝo, animalidoj kaj manĝaĵojn.[1] La venonta inundo forbalaos ĉiujn animalojn kaj personojn kiuj ne estas surŝipe, koncepto poste uzata en la biblia rakonto de la Arkeo de Noa. Post dekdu tagoj en akvo, Utnapiŝtim malfermis la dekon de sia ŝipo por esplori la ĉirkaŭon kaj vidis la deklivojn de la Monto Nisir, sur kiuj li ripozigis sian ŝipon dum sep tagoj. La sepan tagon, li forsendis kolombon por esplori ĉu la akvo malaltiĝis, kaj la kolombo trovis nenion krom akvon, kaj tiele ĝi revenis. Poste li sendis hirundon, kaj same kiel antaŭe, ĝi revenis, kaj trovis nenion. Finfine, Utnapiŝtim forsendis korvon, kaj la korvo vidis, ke la akvo malaltiĝis, kaj tiel ĝi ĉirkaŭis, sed li ne revenis. Utnapiŝtim tiam liberigis ĉiujn animalojn, kaj faris buĉoferon por la dioj. La dioj venis, kaj ĉar li estis konservinta la semojn de homo dum restis fidela kaj fidinda al siaj dioj, Utnapiŝtim kaj lia edzino ricevis senmortecon, same kiel lokon inter la ĉielaj dioj. Enki (Ea) ne diris "Atraĥasis" (ŝajne reference al Utnapiŝtim) pri la inundo, sed nur faris, ke sonĝo aperu al li,[2] plendo kiu kontraŭdiras la pli fruan rakonton de la poemo kaj malkovras alternativan rakonton.

Utnapiŝtim
fikcia homo • literatura rolulo
Verko Eposo pri Gilgameŝ
Informoj
Sekso vira
vdr
Kojnoskriba tabulo kun la Atraĥasis eposa en la Brita Muzeo.

Notoj redakti

  1. Rosenberg, Donna (1994). World Mythology: An Anthology of the Great Myths and Epics. Lincolnwood, Chicago: National Textbook Company. pp. 196–200. ISBN 0-8442-5765-6.
  2. Gardner, John; Maier, John (1984). Gilgamesh: translated from the Sin-leqi-unninni version. New York, New York: Random House, Inc. p. 240. ISBN 0-394-74089-0.