Utrakvismo

dogmo ke komunio estu ambaŭ specoj (kaj pano kaj vino) dum la Eŭkaristio al laikoj

Utrakvismo (el latino sub utraque specie, tio estas, "en ambaŭ specoj") estas tendenco de pensaro en kristanismo kiu asertas, ke la eŭkaristio devas esti havigita ĉiam al ĉiuj kredantoj en "ambaŭ specoj", tio estas, pano kaj vino. En la praktiko de kelkaj kristanaj eklezioj, ĉefe en la katolika eklezio, tradicie nur la pastroj trinkis la vinon konsekritan dum la celebro de la meso.

Bildo kreita ĉirkaŭ la jaro 1470 por la ĉefa praga utrakvisma Preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn bildigas Kriston Suferantan, kiel li sin mem en komunio donas sub ambaŭ specoj (el la flanko li eltiras hostion, en kalikon enverŝas lia sango).

Historie, la utrakvistoj estis frakcio de la Husanoj, partianoj de la teologo Jan Hus, kiu estis ekzekutita en la brulŝtiparo en 1415.[1]

Post epoko de militoj, ĉefe en la tiama Moravio,[2]​ la utrakvistoj reamikiĝis kun la katolika eklezio. Tamen, la utrakvismo survivis kiel diversaj aperoj de reformo de la eklezio, ĝis en 1920 oni konstituis la ĉeĥoslovakan husanan eklezio sendepende.

Notoj redakti

  1. D. MacCulloch, Reformation: Europe's house divided, Penguin Books, Londono, 2004, p. 37.
  2. C. Grimberg, Historia Universal: Los siglos del Gótico, Ediciones Daimon, Madrid, 1973, pp. 83-87.

Bibliografio redakti

  • Grimberg, Carl (1973), Historia Universal: Los siglos del Gótico, Ediciones Daimon, Madrid, ISBN 84-231-0585-7
  • MacCulloch, Diarmaid (2004), Reformation: Europe's house divided, Penguin Books, Londres, ISBN 0-140-28534-2
  • Nĕmec, Ludvík (1975), The Czechoslovak Heresy and Schism: the emergence of a national Czechoslovak church American Philosophical Society, Philadelphia (EE.UU.), ISBN 0-87169-651-7