En aliaj lokoj: meta:

. redakti

Saluton, mia nomo estas Jan Pospíšil [1]. Studinte mezlerneje elektroteĥnikon, universitate aviadon mi estas eks-piloto, eks-TEC-sekretario en Ĉeĥio, nun metodikisto-specialisto en Ĉeĥa Asekur-Kompanio (Česká pojišťovna). Praktikas ankaŭ la anglan. Dum la aktiva pilot-periodo mi partoprenis la projekton de aŭtomata maŝin-tradukado pere de Esperanto (DLT - Distributed Language Translation, BSO Utrecht). Post la divorco en 2000, nun en 2005, denove provanta fari ATPL (Air Traffic Pilot Licence) kaj reveni al flugado. Senĉese aktive uzas Esperanton. Katolike geedziĝinta 2003 kaj kiel katoliko praktikanta. Interisiĝanta pri historio de la Eklezio, pri teologio (KTF UK), pri la Latina, pri la Maria-aperoj/privataj revelacioj, pri neeksplikitaj okazaĵoj, kaj pri ĉiuj utilaj aferoj, kiuj povas esti helpaj al bono de homoj.

Nun en 2005 aganta en la ĉeĥa Vikpedio kiel mediacianto.

Kun VikiAmo, ĝis!  

ingjanpospisil HELIKO gmail PUNKTO com redakti


al la la labora adreso aŭ al [jopo] FOTO: Geedziĝo

ALIAJ REFERENCOJ: Patro parolas Ĉeĥaj esperantistoj


Saluton Jan, bonvenon al Vikipedio! Bonvolu atenti, kiel la komunumo formatigas siajn artikolojn. Ĝenerale ĉiu artikolo komenciĝu per plena propozicio, en kiu la titolaj verkoj estas en dikaj literoj. Bonega ekzemplo estas la artikolo pri Ilse AICHINGER. Biografiaj artikoloj havas specifajn regulojn kiuj troviĝas en la Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Antaŭdankon! - Kriĉjo 08:27, 3. Sep 2003 (UTC)


Vi demandis Szia barát, saluton Kriĉjo, dankon por la bonveno. Mi petas vin (teĥnika demando), kial ekzistas du vojoj, kie povas esti storitaj la artikoloj? Nome: http://eo.wikipedia.org/w/... kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/...

Nem tudom. Efektive mi ne scias multe pri la teĥnika flanko de Vikipedio. Eble estus bone demandi al Vikipediisto:UnukornoVikipediisto:Chuck SMITH, kiuj ŝajne pli scipovas administradon. Kriĉjo 13:57, 8. Sep 2003 (UTC)

Tiaj aferoj koncernas la viki-softvaron. Tamen, vi ne bezonas koni la php-kodon por kunlabori en la vikipedio. Vi fakte aliras la artikolon por legi ĝin per wiki/Titolo, kaj kiam vi agas (redaktas, konservas ŝanĝojn, ...) vi aliras la redaktopaĝon per /w/wiki.phtml?title=Titolo?action=edit. Ne zorgu ! nur kunredaktu ! ja bone funkcias, ĉu ne ? -- Arno Lagrange 07:39, 9. Sep 2003 (UTC)

Keszenem Szépen, Kriĉjo. Vikipediisto:Jan


Jes Arno, ĝi funkcias bone. Kaj Dio vidis, ke tio ĉio estas TRE BONA :-) Dankon por viaj klarigoj. Vikipediisto:Jan