Vámosszabadi (vAmoŝsabadi) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo estas hungare: dogana-libera.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vámosszabadi situas sur insulo de Danubo Szigetköz laŭ ĉefvojo Győr-limpasejo. Győr troviĝas 8 km.

Historio redakti

Dum la historio la vilaĝo estis atakita de ĉeĥoj, tataroj, turkoj. En 1896 kaj en 1954 okazis grandaj inundoj, en 1924 incendio. En 1920 la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo. En 1950 memstaraj vilaĝoj Győrszabadi kaj Alsóvámos unuiĝis. En 1959 formiĝis kolĥozo pri Konkordo.

La vilaĝo havas romkatolikan barokan paroĥan preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj de 1658, kies turo estas 26 m.

Komunumoj pri vám (= dogano) en Hungara reĝlando redakti

Bodzavám Felsővámos Sajóvámos Somogyvámos Vám Vámfalu
Vámos Vámosatya Vámoscsalád Vámosderecske Vámosfalva Vámosgálfalva
Vámosgyörk Vámosladány Vámosláz Vámosmárga Vámosmikola Vámosoroszi
Vámospércs Vámosszabadi Vámosudvarhely Vámosújfalu