Värttinä

Värttinä (la finna por "ŝpinilo") estas Finna popolmuzika grupo kiu komenciĝis kiel projekto per Sari kaj Mari Kaasinen en 1983 en la vilaĝo de Rääkkylä, en Karelio, la sudorienta regiono de Finnlando. Multe da transformoj okazis en la grupo ekde tiam. Värttinä lanĉiĝis famen kun la ellaso de ilia albumo "Oi Dai" en 1990.

Värttinä
Persona informo
TTT
Retejo https://www.varttina.fi/
http://www.varttina.com/
vdr

Je 2006, la grupo enhavas tri ĉefkantistinojn, subtenitajn per ses akustikaj muzikistoj. La kantistoj kantas en la Karelia dialekto de la Finna lingvo. Värttinä laboris kun A.R. Rahman, fama komponisto de Hindio, verkante la muzikon por la muzikteatraĵo de La Mastro de l' Ringoj, kiu ekis en Toronto la 23-an marton, 2006.

En aŭgusto 2005, Värttinä registris ilian dekan studio-albumon, nomita "Miero," ĉe Finnvox-aj studioj en Helsinko. Ĝi ellasiĝis la 25-a januaro, 2006 en Finnlando, kaj la 30-a januaro, 2006 tutmonde. Värttinä ankaŭ estas realiganta la Värttinä-n Vivan DVD-on, kiu enhavos materialon de ilia dudeka datrevena koncerto kaj alia nova kaj arkiva materialo. Ĝia ellaso estas planita por printempo 2006.

Värttinä estis ludita en populara infana televidprogramo Arthur, tie nomita "Binky." Ili kantis ilian ŝatategan kanton Matalii ja mustii de la albumo "Seleniko."