Växjö estas urbo de suda Svedio, en la regiono Småland. Ĝi havis 55 600 loĝantojn en la jaro 2005. Växjö estas la administra, kultura kaj industria centro de la moderna sveda provinco Kronobergs län. Ĝi estas cetere la sidejo de la episkopejo de Växjö.

Växjö
urba areo de Svedio
Administrado
Poŝtkodo 350 03–359 99
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 282  (2020) [+]
Loĝdenso 1 915 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo)56.88902992486114.802795326212Koordinatoj: 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 37,23 km² (3 723 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Växjö (Svedio)
Växjö (Svedio)
DEC
Växjö
Växjö
Situo de Växjö

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Växjö [+]
vdr

Koordinatoj: 56° 52′ 48″ N 14° 48′ 00″ O / 56.88000 °N, 14.80000 °O / 56.88000; 14.80000 (mapo)

Situo de Växjö en Svedio.

La nomo de la urbo devenas onidire de la svedaj vortoj "väg" (vojo) kaj "sjö" (lago) : ĝi rilatas al la vojo super la frostita lago de Växjö, kiun farmistoj uzis vintre por atingi la vendoplacon (kiu poste fariĝis la urbocentro).

Ekonomio redakti

La universitato de Växjö havis 14 mil studentojn en 2004. En la urbo troviĝas pluraj gravaj firmaoj kiel AlstomAerotech Telub. Växjö gastigas la nacian muzeon pri vitro [1] Arkivigite je 2007-11-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj proklamis sin kiel la "ĉefurbo de la reĝlando de Kristalo", kaj de la "reĝlando de Meblaro" [2].

Sveda Elmigrula Instituto redakti

En Växjö situas la Sveda Elmigrula Instituto [3] Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, kiu estis establita en 1965 apud la lago, kore de la urbo. Ĝi entenas arkivojn, librejon, muzeon kaj serĉcentron rilate al la amasa sveda elmigrado al Usono, kiu okazis inter 1846 kaj 1930.

Vidindaĵoj redakti

Tuj norde de Växjö staras la kastelo Kronoberg, ruina fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis interalie uzita kiel bazo de Nils Dacke.

Lokaj famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti