VöluspáLa Antaŭdiro de la Aŭguristino estas poemo pri la origino, evoluo kaj falo de la mondo laŭ la nordeŭropa aŭ skandinava paganismo. La poemo ĉefe estas konservita en la fama manuskripto Codex Regius (Libro de la reĝo) kaj sendube io mankas en la poemo. Oni opinias ke la poeto estis pagano influita de la kristanismo. La poemo estas prezentita kiel eldiro de iu tre saĝa völva (aŭguristino) kaj de tio devenas la nomo. En la komenco ŝi alparolas dioj kaj homoj kaj poste ŝi rakontas laŭ deziro de Óðinn (Odin), reĝo de la dioj, la tutan historion de la universo, ek de la kreo de la mondo ĝis ĝia pereo kaj plue ĝis kiam nova tero ekstaras el la maro. Fakte la aŭguroj nur estas en la lasta parto kiu temas pri la futuro de dioj kaj homoj. En la unua parto kaj la meza parto la aŭguristino rakontas pri la pasinteco kaj elmontras ke malbonaj agoj de la dioj kaj malbonaj moroj kaŭzas la disvolviĝon de la mondo kaj la pereon de dioj kaj homoj. La morala subtorento, kiu trafluas la poemon, estas tre forta. La vizioj de la poeto estas grandiozaj kaj bildoj el la naturo akre konturitaj.

Völuspá
eddic poem
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva islanda lingvo
Eldonado
Ĝenro Fornyrðislag • rakonta poezio
vdr

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti