La V-22 Osprey estas avio kun turnebla rotoro, kiu ebligas vertikalan deteriĝon kaj alteriĝon kiel ĉe helikoptero, dum la antaŭenmovado okazas kiel ĉe aviadiloj. La unua flugo de la prototipo okazis en 1989, la enkonduko ĉe la la usona aerarmeo kaj mararmeo okazis en 2005. La unua batala uzo okazis en septembro de 2007, en Irako.

Horizontala flugo
MV-22 Osprey

La ĉefa karakterizo de la avio estas la dua flankaj rotoroj, kiuj estas turneblaj je 90 gradoj.

Historio redakti

La evoluigo de similaj avioj komenciĝis jam en 1951 (Bell XV-3). La sekva paŝo estis en 1973 la Bell XV-15 de Bell. La elalboro de la nuna avio komenciĝis jam en 1980-1981, kiam la usona militistaj fortoj skizis la pretendojn je tiu avio.

La evoluigo okazis kun oftaj akcidentoj, mortoj.

Teknikaj informoj redakti

  • Skipo: 2 Piloten
  • Mezuroj:
    • Longo: 17,48 m
    • Alto: 6,63 m
    • Alto de la flanka stabiligilo: 5,28 m
    • Alto de rotoro: 6,63 m
    • Flugila enverguro: 13,97 m
    • Rotora diametro: 11,58 m
  • Maso kaj ŝarĝado:
    • Malplena maso: 15.032 kg
    • VTOL starta maso maks: 21.546 kg
    • STOVL starta maso maks: 24.948 kg
    • 24 soldatoj kun ekipaĵo
    • Efektiva interna volumeno: 24,3 m³
  • Motoroj:
    • 2 moveblaj Rolls-Royce AE 1107C-Liberty; je 6,150 shp/ 4.6 MW
  • Flugpovumoj
    • rapido: -83 km/h ĝis 584 km/h (-45 kn ĝis 315 kn)
    • Batalrapido (en 1.000 m): 275 kn / 509 km/h
    • maks. rapido (en 5.000 m): 305 kn / 565 km/h
    • Flugpinto: 7.925 m
    • Standarda flugalto: 3.441 m
    • Sveba alto maks.: 4.331 m
    • Altiĝo (vertikale / oblikve): 5,5 m/s / 11,8 m/s
  • Atingopovo
    • : 935 km
    • 4.500 kg da ŝarĝo, VTOL: >650 km
    • 2.700 kg da ŝarĝo, VTOL: >1.300 km
    • 4.500 kg da ŝarĝo, STOVL: >1.760 km