VEGA, por «Verts & à gauche» (france «Verdaj kaj maldekstremaj»), estas belga politika movado fondita en januaro 2012 en Lieĝo. Ĝi sekvas radikalan maldekstreman ekologiistan orientiĝon[1]. Oktobre de 2012, la movado unuafoje partoprenis balotadon, i.e. municipa balotado en Lieĝo, kaj atingis 3,6 % el voĉdonoj kun unu elektito, nome François Schreuer[2].

VEGA
partio
Lando  Belgio
Estro (kooperativa asocio)
Fondiĝo januaro 2012
Lingvo(j) franca
Ĉefa sidejo Lieĝo
Ideologio ekosocialismo
Retejo http://vega.coop/
vdr

Fine de 2013, VEGA fariĝis nacinivela movado[3] kaj anoncis dum sia unua kongreso ke ĝi prezentos kandidatojn en la venontaj regionaj kaj eŭropaj balotadoj de majo 2014[4] sed ne sukcesis elektigi deputitojn.

Notinde estas ke en Bruselo ekzistis inter 1986 kaj 1995 alia politika partio ankaŭ nomita VEGA (por «Verts pour une Gauche Alternative» - «Verduloj por alternativa maldekstremo»).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Philippe Bodeux, Vega comme « verts de gauche » in Le Soir, 12-an de januaro 2012.
  2. Joël Matriche, Un conseiller pour Vega Arkivigite je 2013-12-20 per la retarkivo Wayback Machine in Le Vif/L'Express, 12-an de novembro 2012.
  3. Michel Delwiche, VEGA, le nouveau mouvement de Vincent Decroly Arkivigite je 2014-02-14 per la retarkivo Wayback Machine in Le Vif/L'Express, 11-an de decembro 2013.
  4. Le parti Vega a vu le jour samedi à Charleroi in La Dernière Heure, 1-an de februaro 2014.