VPN (angle virtual private network, t.e. virtuala privata reto), estas maniero konekti komputilon al fora komputila reto. Plej multaj homoj uzantaj komputilojn konektas sin al TTT uzante normalan reton - ili uzas modemon aŭ retkonekton. VPN estas iomete malsama. Ĝi estas uzata de laboristoj por konekti sin uzante tekokomputilon por labori - ili povas kontroli sian retpoŝton kaj vidi profesian TTT-ejon, kiu ne povas esti vidata en la normala interreto.[1]

VPN

VPN ofte provizas anonimecon kaŝante la uzanton kaj malfaciligante ties spuradon.

Antaŭnelonge VPN estas ofte uzata por aliri al retejoj blokitaj en iuj landoj (ekzemple Irano, Ĉinio, ...).[2]

VPN estas pli kaj pli uzata de firmaoj kiuj volas disponigi televidajn elsendojn de iu lando al homoj en la tuta mondo[3]. Ĝi ebligas ke via interreta trafiko pasas per sekuraj interretaj serviloj situantaj ekzemple en Germanio. Ĉi tio signifas, ke vi povas esti ie ajn en la mondo dum la retejoj / servoj, kiujn vi vizitas, kredas ke vi estas fizike en Germanio (tial vi povas aliri germanajn televidkanalojn kiel ProSieben, ZDF, ktp per VPN).

VPN ankaŭ havas aliajn avantaĝojn. La ĉefa avantaĝo estas, ke vi nun havas komplete ĉifritan interretan konekton, kiu multe reduktas la riskon de koduma piratado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virtual private network en la baza angla Vikipedio.