La VSEPR-teorio laŭ la anglalingva nomo Valence shell electron pair repulsion (VSEPR aŭ Teorio pri la forpuŝo de la elektronparoj el la valenta tavolo) estas modelo uzata en kemio por antaŭvidi la geometrion de unuopaj molekuloj el la nombro de elektronaj paroj ĉirkaŭ ties centraj atomoj.[1] Ĝi estas nomita ankaŭ la teorio Gillespie-Nyholm laŭ ties du ĉefaj disvolvigantoj.

La premiso de VSEPR estas ke la valentaj elektronparoj ĉirkaŭ atomo tendencas forpeli unu la alian, kaj tiele adoptos aranĝon kiu minimumas tiun elpelon, tiele determinante la molekulan geometrion. Gillespie emfazis ke la forpelo elektron-elektrono pro la Principo de ekskludo Pauli estas pli grava por determini la molekulan geometrion ol la elektrostaza forpelo.[2]

Referencoj redakti

  1. Jolly, W. L. (1984). Modern Inorganic Chemistry. McGraw-Hill. p. 77–90. ISBN 0-07-032760-2.
  2. Gillespie, R. J. (2008). "Fifty years of the VSEPR model". Coord. Chem. Rev. 252: 1315–1327. doi:10.1016/j.ccr.2007.07.007.