Važecká jaskyňa

Slovakio > Geografio de Slovakio > Slovakaj grotoj > Važecká jaskyňa (Groto de Važec)


Groto de Važec troviĝas en la orienta parto de Malaltaj Tatroj, ĉe la rando de la karakteriza vilaĝo Važec. Enirejo troviĝas en la alteco de 784 m super marnivelo. La groton malkovris en la jaro 1922 naskiĝdevenanto de Važec Ondrej HÚSKA, tiutempe studento de arbara lernejo. Por publiko ĝi estis alirebligita en la jaro 1928. La groto kreiĝis en malhelaj meztriasaj kalkoŝtonoj per erozia kaj korozia agadoj de atmosfera akvo kaj per surfacaj akvoj de la rivero Blanka Váh, kiuj apudsfere de tektoniaj likoj pere de alfluinta granita materialo kreigadis la grotajn areojn. Sedimentado en la rotaj areoj okazis en tri fazoj dum pluraj evolu-eraoj. La groto, eĉ se aree pli malgranda ol ceteraj alireblaj grotoj en Slovakio, elstaras per bunteco de gutŝtona ornamaĵo, kiun kreis diverskoloraj stalagmitoj, stalaktitoj kaj sintraj lagetoj. Al la plej belaj areoj apartenas Lageta halo, Halo de Húska, Galerio, Juvelejo kaj ceteraj. La Groto de Važec estas unu el la plej konataj eŭropaj lokigoj de trovaĵoj de ostoj de la grota urso (Ursus speleaus), kiuj en la granda aro troviĝas en la aluvioj de la koridoro, nomita Ostejo. La konata longeco de la groto estas 530 m. Por la publiko estas alirebligita komfortira trarigard-teritorio en longeco de 235 m. Alirebleco al la groto estas simpla, rilate al avantaĝa situo proksimece de Altaj Tatroj, de la ŝtata aŭtoŝoseo ŽilinaPoprad, deflankiĝe al la vilaĝo Važec.