Vadna estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vadna situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Putnok. Kazincbarcika troviĝas 7, Sajószentpéter 16, Ózd 25, Miskolc 29 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko, antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1237 en formo "Wodna". En la mezepoko la komunumo havis pramejon kaj doganejon. En 1458 la husanoj konstruis fortikaĵon, kiun poste tuj la hungaroj okupis kaj malkonstruis. En 1577 la turkoj malvenkis de la hungaroj en grava batalo. En Vadna migra poŝto servas.

Vidindaĵo redakti