Vaglumo (kelkfoje nomata erarlumo) estas fenomeno en marĉoj manifestiĝanta per mallongdaŭra fajreto. Ĉar tiu fenomeno estas tre malofte observata, la fizikaj fundoj estas pridiskutaĵo. Laŭ raportoj de vidintoj ĝi daŭras kelkajn sekundojn kaj ŝajnas blueta.

Artefarita vaglumo
Vaglumo kaj serpento de Hermann Hendrich

Plej verŝajne ĝi estas fajreto de gasoj elvenintaj el la marĉo, kie ili estiĝis per putrado. Alia klarigo estas, ke ĝi estas bioluminesko de certaj fungoj. Dum longaj tempoj la vaglumoj estis vaste rigardataj kiel nura superstiĉo.

Nomoj en aliaj lingvoj:

  • En la nederlanda ĝi nomiĝas dwaallicht, kio signifas "erara aŭ erariga lumo", eble pro la kredo, ke pere de tiu lumo spiritoj volas erarigi la homojn, kiuj dumnokte vagas en la marĉoj. Similan signifon povas havi la germana Irrlicht, laŭ kiu fariĝis la esperanta erarlumo.
  • En la latina oni diris IGNIS FATVVS (ignis fatuus) "stulta fajro", en la franca oni diras feu follet "frenezeta fajro", kio devenas aŭ de la "freneza", t. e. neklara, naturo de la fenomeno aŭ de la frenezeco, al kiu oni atribuis la laŭkrede fantazian imagon de tiu lumo. Similaj estas la vortoj en aliaj latinidaj lingvoj: hispane fuego fatuo, itale fuoco fatuo, portugale fogo fátuo, katalune foc follet.
  • La rusa vorto estas блуждающий огонёк (bluždájuščij aganjók) "vaganta fajreto", evidente pro la ne antaŭvidebla apero kaj la laŭdira vagado de la fajreto. Tio evidentas esti la origino ankaŭ de la esperanta vorto.
  • Angle oni konas la fenomenon apud multaj lokaj nomoj ĉefe kiel will-o'-the wisp, t. s. "volo de la fojn- aŭ pajlfasko (kiu kelkfoje uziĝas kiel torĉo)" pro mitologiaj kialoj. Alia angla nomo estas Jack o' lantern "Johano de la lanterno", kiu ankaŭ diriĝas en la kimra kiel jacolantern.
  • En la sveda ankaŭ pro mitologiaj kialoj oni diras lyktgubbe "vir(maljuneg)ulo kun lanterno/torĉo".
  • Inter la pluraj platdiĉaj vortoj estas Spöklicht "fantomlumo", Dodenlücht "lumo de mortintoj" kaj Duivelsfratzen "diablogrimaco".
  • La finna kaj estona virvatuli signifas ion kiel "flagranta fajro".
  • En la eŭska ĝi nomiĝas argi-txakurrak [ĉakurrak] "hunda lumo".

Vidu ankaŭ redakti