Vah (urdue ‎واہ کینٹ) estas militindustria kaj universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Rawalpindi.

Vah
cantonment • urbo
Administrado
Poŝtkodo 47040
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 33° 47′ N, 72° 44′ O (mapo)33.78916666666772.725277777778Koordinatoj: 33° 47′ N, 72° 44′ O (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 58,27 km² (5 827 ha) [+]
Vah (Panĝabo)
Vah (Panĝabo)
DEC
Vah
Vah
Situo de Vah
Vah (Pakistano)
Vah (Pakistano)
DEC
Vah
Vah
Situo de Vah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wah Cantonment [+]
vdr
Vojo en Vah

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Vah situas inter montetoj en valo en norda Pakistano. Islamabado troviĝas 31, Rawalpindi 34, Peŝavaro 114, Fajsalabado 266, Lahoro 289, Multano 416, Kveta 669, Sukur 772, Hajderabado 1025, Karaĉio 1137 kilometrojn (aere) [2].

Historio kaj loĝantaro redakti

Dum periodo de la Mogola Imperio en tiu loko estis vilaĝo "Jalal Sar". Foje la imperiestro ekvidis la belegan vilaĝon kaj ekkris: "ŭaŭ". Iom posta la vilaĝo prenis la nomon Vah. En la 16-a jarcento oni konstruis belegajn ĝardenojn. Depost sendependiĝo de Pakistano la ŝtato ne havis produktejojn por armiloj, tial en vilaĝo Vah en 1951 oni komencis konstrui fabrikojn pri armiloj. Tie produktas komplekso de 14 armilaj fabrikoj helpe de 40 mil da laboristoj. La tekstilaj uzinoj produktas uniformojn.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
107 510 122 335 198 431 380 103

Ekonomio redakti

Vah estis ne multe evoluigita antaŭ la urbiĝo, sed poste ĝi estas unu el la plej progresintaj kaj evoluintaj lokoj ne nur en Pakistano, sed ankaŭ en Azio. La fabrikoj jam produktas armilojn ankaŭ por la eksterlandaj klientoj. En Vah funkcias unu el la plej grandaj cementfabrikoj en la hinda subkontinento, krome ono produktas por la civiloj traktorinstalaĵojn, kaj agrikulturajn aparatojn.

Eduko redakti

En Vah pluraj universitatoj, kolegioj, altlernejoj, institucioj funkcias.

 
Centra moskeo de Vah

Klimato redakti

Vah situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 21,4 °C. La ventoj estas oftaj kun fulmotondroj. Vintre malofte frostas kaj neĝas. La averaĝa jara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste la musono portas pluvegon.

Trafiko redakti

Vah kuŝas inter Islamabado kaj Rawalpindi, havanta bonajn vojajn kontaktojn al ambaŭ urboj. En Vah okazis unua en Pakistano, ke virinaj ŝoforoj laboris en tiuj busoj, kiuj liveris virinojn, sed tio iom poste ĉesis. En ĉirkaŭaĵo de Vah havas la plej grandan nombron da bicikloj en Pakistano.

Vidindaĵoj redakti

  • moskeo
  • ĉirkaŭaĵo de Vah havas gravajn arkeologiajn lokojn de la mondo

Fontoj redakti