Vaišvilkas litove - Vaišvilkas, rutene - Войшалк, Vojszalk, pole - Woyswiłk (1223 - inter 18 kaj 23 de marto 1267, Volodimir-Volinskij) filo de Mindaugas estis Grandduko de Litovio.

Vaišvilkas
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1223
Morto 1267
Religio ortodoksismo vd
Familio
Patro Mindaugas vd
Gefratoj filino de Mindaugas • Rūklys • Rupeikis vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Grandduko de Litovio
Dum 1264 - 1267
Antaŭulo Treniota
Sekvanto Švarnas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Eble, de la jaro 1248 subreĝo de Mindaŭgas en Navahrudak. Eble unuafoje estis menciita kiel anonima filo de Mindaŭgas, kiu batalis sur Volinio (1251 aŭ 1252), sed tiu povis esti alia filo de Mindaŭgas. Certe esis menciita en la jaro 1254, kiam li kontraktis pacon kun voliniaj princoj kaj edzigis sian fratinon kun Švarnas, transdonis Navahrudak al volinia princo Romano, kaj mem ekmonakiĝis en unu el voliniaj monakejoj.

Post 3 jaroj li ekpiligrimis al Athoson, sed revenis de Bulgario pro tiea milito. Kune kun 10 aŭ 12 monakoj, fondis ĉe Nemunas monakejon, kiu laŭ lia monaka nomo poste estis nomita Laŭriŝa monakejo.

Vaišvilkas vivis en monakejo ĝis invado en Litovio fare de tataroj kaj iliaj aliancanoj - voliniaj princoj (1258). Post foriro el monakejo, li aliancis kun sia kuzo Tovtivil, kaptis Romanon kaj eble mortigis lin, denove ekregis en Navahrudak.

En la jaro 1263, post mortigo de Mindaŭgas, fugis en Pinsk. Post jaro, kun armeo revenis en Navahrudak, kie kuniĝis kun taĉmentoj de lokaj bojaroj kaj iris en Litovio kie establis sian potencon kaj ekstermis siajn kontraŭulojn.

Konfesis sur si potencon de volinia princo Vasilko Romanoviĉ, estris kune kun Švarnas. En la jaro 1267 transdonis ŝtaton al Švarnas kaj mem revenis en monakejo en Volinio. Ĉirkaŭ la 18-an aŭ 23-an de marto estis mortigita en Volodimir-Volinskij.