Vajango

Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio kiu ankaŭ estas formo de pupteatra arto trovita en Indonezio kaj aliaj partoj de Sudorienta Azio[1], en kiu drameca historio estas rakontata tra ombroj ĵetitaj de pupetoj (vajang kulit) kaj foje kombinataj kun homaj karakteroj[2][3].

Prezentaĵo/teatraĵo de ombro-pupetoj (vajang-kulit) de Indra Swara en Meksiko.
הופעה של וויאנג קוליט, בביצועו של הדלאלנג (מפעיל בובות) האינדונזי המפורסם Ki Manteb Sudharsono, הופעה כזו נמשכת בדרך-כלל לאורך כל הלילה
La pupludisto malantaŭ de la spektakla ekrano

Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.

Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri la Mahabarato kaj la Ramajano.

Ĉar la islamo ne permesis prezenti diojn kaj diinojn, oni volis elpensi ion novan por savi la ludon. Kiam Raden Patah, reganto en la Reĝlando de Demak (Javo) volis spekti tradician vajangon, petis sed ne ricevis permeson por tio de Walis (religia gvidanto). Tiel li permesis fari la figurojn el ledo (vajang’ purva’) kaj oni prezentis ne la figurojn mem, sed iliajn ombrojn. Tio estis la naskiĝo de la ombroludo (vajang’ kulit), kiel oni nun konas tion.

En la ne-islama parto de Indonezio, troviĝas ankoraŭ vajang’ golek-prezentoj, la vajang klitik montras trairan formon inter vajang golek kaj vajang kulit. La figuroj de vajang’ klitik’ estas pentritaj skulptaĵoj el plata ligno (maks. 5–15 mm dika) kun moveblaj brakoj, fiksita kapo. Oni povas ludi kun ili tage kaj nokte. Tiu tipo estas verŝajne la plej malnovaj vajang-figuroj. La figuroj de vajang’ kulit’ pretiĝas el netanitaj akvobubala aŭ el bova haŭto.

La vajango kun vivaj personoj (Sendratari) troveblas sur Balio (vajang topeng).

Historio redakti

Meze de la 19-a-jarcento pupetoludoj estis en la modo, tiutempe en Eŭropo konataj sub la nomo ombrobildoj aŭ ĉinaj fantomoj.  Ili utiligis ombron aŭ lumajn efektojn. Ni nun konas tiajn ludojn sub la nomo vajango. Kune kun tiuj prezentaĵoj aperis ankaŭ tekstolibretoj kun ŝercoj, malgrandaj rakontoj, fabeloj kaj versoj[4].

Unesko kaj vajango redakti

Unesko nomumis vajang kulit (ombra pupteatro kaj la plej konata de la indonezia vajang), kiel ĉefverko de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro la 7-an de novembro 2003. Interŝanĝe de la agnosko, Unesko petis al indonezianoj konservi la tradicion[5]. Vajang ankaŭ estis signifa historia artformo en Malajzio, Tajlando, Kamboĝo kaj Laoso[1][6] [noto 1]

Specoj de Vajango redakti

Vajang Vong aŭ Vajang Topeng aŭ Vajang Gedog redakti

Vajang Vong estas speco de teatra prezento kun temoj el reĝlando Jenggala, ĉe kiu la aktoroj surhavas maskojn (Gedog venas el la vorto kedok = topeng, kio signifas masko). La plej ŝatata temo estas la historio de Raden Panji kaj Candra. Tio estas amhistorio inter la princino Candra Kirana de Kediri kaj Raden Panji Asmarabangun, kronprinco de Jenggala. Candra Kirana estis la reenkarniĝo de Dewi Ratih (la amora diino) kaj Panji estis la reenkarniĝo de Kamajajo (dio de la amo). Finfine ili geedziĝas kaj vivas feliĉe kun infanoj.

Vajang Golek aŭ lignopupoj (bastonpupoj) redakti

 
Vajang-figuro el Balio de la frua 20-a jarcento

La prezentoj okazas tage aŭ nokte kun konvena lumigo. La spektantoj sidas antaŭ altigita scenejo kun muro aŭ kurteno, kiu kaŝas dalang-on.

En centra kaj orienta Javo, oni ludas specojn el Menak, la historiojn de Amir Hamzah, onklo de la profeto Mahometo (tiujn historiojn oni elpensis en la 16-a jarcento por disvastigi la islamon). Tion oni nomas mallonge Vajang Menak. En okcidenta Javo male al tio, oni preferas en Vajang Golek, la historiojn de la Mahabarato kaj la Ramajano.

Vajang Karucil aŭ Vajang Klitik redakti

 
Batara Guru, Vajang Klitik, orienta Javo, meze de 20-a jc.

La Vajang-Karucil-figuroj montras metie miksaĵon inter figuroj de Vajang Golek kaj Vajang Klitik. Ili estas skulptitaj el plataj lignoj, similas al Vajang-Kulit-figuroj kaj estas same uzataj – por ombroludo. Ili estas iom malpli grandaj ol la similaj Vajang-Kulit-figuroj. Oni konstruas ilin pli malgrande, ĉar ligno pli facile rompas ol ledo.

 
Damarvulan, Vajang Klitik,orienta Javo, komence de 20-a jc.

Tial oni uzas dum batalludoj Vajang-Klitik-figurojn kun brakoj el ledo por eviti la rompiĝon. Antaŭ 1970, kiam oni ankoraŭ ne konis gluon tie, rompiĝo de la pupo signifis kostan aĉeton de nova figuro. La nomo de la figuroj venas el la bruo klitik-klitik, kiun la figuroj eligas dum la ludo.

La pupoj prezentas historiojn el la Reĝlando de orienta Javo: Jenggala, Kediri kaj Majapahit. El Jenggala kaj Kediri derivas la historioj de Raden Panji kaj Cindelaras, kiuj estas vilaĝaj junuloj kaj kiuj vivtenas sin per batal-virkokoj.

Vajang Kulit redakti

Vajang Kulit estas la plej konata vajango el Indonezio. Ĝi dominas sur la insuloj Javo kaj Balio. Plej ofte oni ludas historiojn el la Ramajano, la MahabaratoSerat Menak. Sur la insulo Lombok evoluis specifa substilo de Serat Menak. Tial oni ofte uzas la nocion Serat Menak Lombok aŭ Serat Menak Sasak.

 
Vajango en Vajango-Muzeo, Jakarta, Indonezio

Panokowan estas la nomo de aparta substilo, kiu ne rilatas al iu el la grandaj eposoj. Plej ofte ĝiaj temoj venas el la aktuala klaĉo. Ĝi uzas la figurojn Semar, Bagong, Petruk kaj Gareng. Eblas rigardi Panokowan kvazaŭ politika kabaredo.

Ĉiu regiono havas specifajn figurojn. El centra Javo (Yogyakarta) venas altagrade abstraktaj figuroj kies produktado postulas multan laboron. Karakterizas ilin ekzemple gracileco, migdaloformaj okuloj, pintaj nazoj.

La baliaj figuroj tradicie estas pli kompaktaj. Tiuj de Lombok okulfrape similas al realaj personoj kaj objektoj (aŭtoj, aviadiloj, ŝipoj).

Vajang-Kulit-pupo estas farita permane dum semajno helpe de diversaj metioj.


Vajang Beber redakti

Ĝi similis al la baladoj de la frua mezepoko en Eŭropo, sed ĝi same malaperis, oni ĉesis ludi ĝin. Nur malofte en malgrandaj ejoj denove okazas prezentoj laŭ la sekva skemo:

Post mansigno de la pupludanto (dalang-o) muzikisto(j) eksonigas sia(j)n instrumento(j)n. Nun la dalango malvolvas bildojn, kiuj rilatas al la prezentota historio. Parolante kaj kantante li pli detale rakontas ĝin. Tiamaniere li malvolvas plurajn bildojn unu post la alia. Ĉiu el ili prezentas rakontaĵon aŭ parton de ĝi. La enhavo venas el la naciaj eposoj Ramajano kaj Mahabarato, el la reĝlando Jengala, aŭ de profanaj rakontaĵoj el aliaj reĝlandoj aŭ vilaĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Pupteatro

UMNIA

Pupteatra Internacia Festivalo

Noto redakti

La arto estas regione alinomata per diversaj nomoj. Ekzemple, ĝi estas nomata nang yai Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machinenang talung (ambaŭ anglalingve) en Tajlando[7].

En Kamboĝo, ĝi estas nomata nang sbaek thom (grandaj pupoj), aŭ ayang (pupetoj)[8].

Referenco redakti

  1. 1,0 1,1 (en) James R. Brandon (2009). Theatre in Southeast Asia. Harvard University Press. pp. 143–145, 352–353. ISBN 978-0-674-02874-6.
  2. (en) "Wayang: Indonesian Theatre". Encyclopaedia Britannica. 2012.
  3. (en) Don Rubin; Chua Soo Pong; Ravi Chaturvedi; et al. (2001). The World Encyclopedia of Contemporary Theatre: Asia/Pacific, Taylor & Francis. pp. 184–186. ISBN 978-0-415-26087-9
  4. (nederlanda) ‘De roovers in het bosch’ (1852), Neerlandistiek, la 20-an de oktobro 2019
  5. (en) "Wayang puppet theatre", enskribita en 2008 (3.COM) en la Reprezenta listo de ne-materia kultura heredaĵo de la homaro (origine proklmaita en 2003)". UNESCO.
  6. (en) Beth Osnes (2010). The Shadow Puppet Theatre of Malaysia: A Study of Wayang Kulit with Performance Scripts and Puppet Designs. McFarland. pp. 2–3, 7–14. ISBN 978-0-7864-5792-2.
  7. (en) Thai Shadow Puppet Show Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine, Arĥivo 2017-11-07 ĉe Wayback Machine, Museum of Anthropology, University of Missouri (2015)
  8. (en) Siyuan Liu (2016). Routledge Handbook of Asian Theatre. Routledge. pp. 194, 553, 561. ISBN 978-1-317-27886-3.