Vajmara klasikismo

La esprimo Vajmara klasikismo, germane Weimarer Klassik [VAJmara KLAsik] en la literatura kompreno de la 19-a jarcento priskribas la epokon kiam en la germana urbeto Vajmaro aktivis la verkista kaj poeta kvaropo de Christoph Martin Wieland, Johann Wolfgang von Goethe, Johann Gottfried Herder kaj Friedrich Schiller. En pli strikta senco la nocio karakterizas la epokon de la unua vojaĝo de Johann Wolfgang Goethe al Italio en 1786 ĝis la morto de Goethe en 1832. Ofte la termino ankaŭ difiniĝas ankoraŭ pli limigite nur kiel la komuna krea periodo de la amikaj verkistoj Goethe kaj Schiller inter la jaroj 1794 kaj 1805 - tiu periodo komenciĝis per intensa letera korespondado inter ambaŭ.

la "vajmara kortumo de poetoj", oleopentraĵo, Theobald von Oer, 1860.
Friedrich Schiller deklamas en la parko de la kastelo Tiefurt. Inter la aŭskultantoj estas tute maldekstre (sidante) Johann Gottfried Herder, en la bilda mezo (sidante kun ĉapo) Christoph Martin Wieland kaj dekstre (starante) Johann Wolfgang von Goethe.

La termino nur kreiĝis dum al 19-a jarcento, post kiam ĉiuj kvar verkistoj jam mortis: neniu el la kvar venintus al la ideo nomi sin mem "klasikulo". Sed pro tio ke samtempe proksimume inter 1770 kaj 1830 en tuta Eŭropo furoris la stilo de klasikismo, la kopiado de la klasikaj stiloj de antikva Grekio kaj la Romia Regno, aparte farado de statuoj, pentraĵoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj, kaj paralele al tiu ankaŭ en la germanlingva literaturo remalkovriĝis, novtradukiĝis kaj rerakontiĝis la dramoj, tragedioj kaj epopeoj de la helena kaj romia civilizoj (aparte intense per Goethe), la literaturaj kritikistoj sentis ke el vidpunkto de estontaj generacioj bone taŭgus nomi la literaturon tiam kreitan en Vajmaro nova "klasika epoko".

Partoprenantoj redakti