Vajmarhalo (germane Weimarhalle, nuntempe oficiale congress centrum neue weimarhalle) estas administra kaj ŝatata eventiga konstruaĵo en Vajmaro, Germanio. La historia, ne malbela konstruaĵo barbarete malkonstruitis en 1997 kaj anstataŭigitis en 1999 per la nuna konstruaĵo.

Vajmarhalo
spektaklejo • plurcela halo
Estiĝo 1999
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 59′ 1″ N, 11° 19′ 31″ O (mapo)50.98373511.325183Koordinatoj: 50° 59′ 1″ N, 11° 19′ 31″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vajmarhalo (Germanio)
Vajmarhalo (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Vajmarhalo (Turingio)
Vajmarhalo (Turingio)
DEC
Map
Vajmarhalo
vdr

Historio redakti

 
Vajmarhalo en 1972

La historia Vajmarhalo starigitis en 1931 en nur 15 monatoj laŭ la planoj de Max Vogeler kaj Günther Vogeler (ties filo) laŭ la stilo de Nova objektivismo rekte malantaŭ Bertuch-domo en la Froriep-ĝardenoj, la nuna Vajmarhaloparko. Por financi tiun grandan halokonstruaĵon fonditis en 1925 akcia kompanio Weimar-Halle Aktiengesellschaft. Okaze de la 100-a datreveno mortotaga de Goeto inaŭguritis la nova Vajmarhalo en la 12.3.1932 kiel Memorighalo de la Germana regno. La nazioj uzis Vajmarhalo volonte por siaj amasspektakloj. Ankoraŭ antaŭ la potencakiro de la nazioj en Berlino 1933 havis paroladon entuziasme aplaŭditan surloke en la 15.3.1932 Adolf Hitler. Memkompreneble okazis samloke ankaŭ multe pli kulturaj eventoj.

Post 1945 estis Vajmarhalo provizora teatrejo por la bombade detruita Ŝtata teatrejo, kaj faritis ankaŭ nenombreblaj politikaj (komunismaj) eventoj. Inter 1952 kaj 1974 ĝi funkciis kiel domo de la sovetiaj oficiroj, kiam paralele ĝi de tempo al tempo gastigis kongresojn kaj diversajn aliajn spektaklojn ankaŭ. Inter 1974 kaj 1996 responsis pri ĝi la urbo; antaŭ Turniĝo okazis ankaŭ renkontiĝoj kun homoj el nesocialismaj landoj.

Novkonstruo redakti

 
Nova Kongresejo de Vajmarhalo, vido diske la parko, en 2012

En la 1995-a jaro proponitis prezkonkurso internacia por restaŭri la tuton. En 1997 haltiĝis la konstruo pro gravegaj statikaj malbonaĵoj. Sekve la konsilantaro urba decidis malkonstruon kompletan kaj novkonstruon samloke kaj laŭ simila stilo laŭ la planoj de la arkitekta grupo de Gerkan, Marg kaj partneroj (Gmp). La nova konstruitaĵo estas planita aperte kaj diafane por ebligi spektadon de la bela parko posta. Inaŭguro iĝis en la 26.6.1999 kiam Vajmaro estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Premiitis la buroo de Gmp per honorpremio en 2001 fare de la usona teatroteknologi-instituto United States Institute for Theatre Technology/USITT.

Nuntempe okazas ĉiujare inter 200 kaj 270 eventoj en la kongresa kaj kultura centro administrita fare de weimar GmbH/Gesellschaft für Wirtschaftsförderung, Kongress- und Tourismusservice mbH. Kulmino estis eble okazigo de la t.n. Peterburga Dialogo inter la 8-a kaj la 10-a de aprilo 2002 kiun partoprenis la tiama germana kanceliero Gerhard Schröder, la eksa sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov kaj la rusa prezidento Vladimir Putin. Tuj apude estas ekde 2019 la nova Bauhaus-muzeo. En la granda salono troviĝas 1200 sidlokoj; la malgranda salono povas doni lokon al 240 spektantoj. Kontraŭe troviĝas moderna seminaria kaj plukleriga ejo taŭga por maksimume 390 homoj.

Literaturo redakti

  • Gundula Michalski und Walter Steiner: Die Weimarhalle. Bau und Wirkungsgeschichte. Weimarer Schriften 1994; eldonis Stadtmuseum Weimar, ISBN 3-910053-24-6.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Weimarhalle en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti