Vajszló
Vajszló (vajslÓ) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1900
- Poŝtkodo: 7838
- Telefonprefikso: 73
Situo redakti
Vajszló situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Villány-Barcs, Sellye estas la plej proksima urbo. Pécs troviĝas je 33 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1244. En 1354 Vajszló ricevis rangon kampurbo. La hungaroj havis tie abatejon kaj fortikaĵon, kiun la turkoj okupis kaj tenis longe, dume la vilaĝo restis viva. Post la turka erao alvenis ankaŭ germanoj kaj sudslavoj. Inter 1918-1921 la serboj okupis la urbeton.
Vidindaĵoj redakti
Esperanto redakti
- László Somlai, hungara esperantisto vivis en la grandvilaĝo.