Vajua lingvo

La Vajua Lingvo (Vajua: wayuunaki) estas parolata de 305 000 vajuoj en nordokcidenta Venezuelo kaj nordorienta Kolombio sur la Gvaĥira duoninsulo.

Vajua lingvo
Wayuunaiki
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Ta-Arawakan
Parolata en Kolombio, Venezuelo
Regiono Norda Sudameriko
Parolantoj 305 000
Skribo Latina alfabeto
Prononco ŭa-ju-naj-ki
Lingvistika klasifiko

Amerinda (areo)
Araŭaka
Maipura
Norda Maipura
Karibia
Vajua
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 guc
  ISO 639-3 guc
  Glottolog wayu1243
Angla nomo Wayuu
Franca nomo wayuu
  ISO 639-3 guc
Noto
vdr

La Vajua estas parto de la Araŭaka lingva familio domina en diversaj partoj de la Karibio. Ili havas iujn minimumajn diferencojn en dialekto dependantajn de la regiono de La Guajira en kiu ili rezidas; norda, centra, aŭ suda zonoj de ĉi tiu regiono. La plejparto de la novaj generacioj parolas la Hispanan flue sed ili komprenas la gravecon konservi sian tradician aŭtoĥtonan lingvon.

Legiveco redakti

Por reklami kaj subteni kulturan integradon kaj dulingvan klerigadon inter vajuoj kaj aliaj kolombianoj, la Centro Etnoeducativo Kamusuchiwo’u elpensis la iniciativon krei la unuan ilustritan vortaron Wayuunaiki-Hispana, Hispana-Wayuunaiki. [1][rompita ligilo]

Malpli ol po 1% de Vajuaj parolantoj legivas en la Vajua dum po de 5 ĝis 15% estas legivaj en la Hispana. Estas 105,000 parolantoj en Kolombio kaj 170,000 en Venezuelo. Alternaj nomoj inkluzivas: Guajiro, Guajira, Goajiro.

Gramatiko redakti

Fonologio redakti


Vokaloj

Antaŭa Centra Dorsa
Alta i [i] ü [ɯ] u [u]
Meza e [ɛ] o [ɔ]
Malalta [a]

Noto: "e" kaj "o" estas pli malfermaj ol en la angla. "a" estas iomete antaŭe de centro, kaj "ü" estas iomete dorse de centro.


Konsonantoj

labialo Alveolara Palatala Velara Glotala
Plozivoj p [p] t [t̪] ch [tʃ] k [k] ' [’]
Nazaloj m [m] n [n] ñ [ɲ]
Frikativoj s [s] sh [ʃ] j [h]
Klaketoj l [ɺ]
Triloj r [r]
Alproksimantoj w [w] y [j]

"l" estas laterala klaketo prononcata kun la lango tuj malantaŭ la pozicio de la Hispana "r," kaj kun pli da laterala aerfluo.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti