Valéria Berdál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berdál Valéria estis hungara operkantisto (soprano), subreto.

Valéria Berdál
Valéria Berdál
Valéria Berdál
Persona informo
Naskonomo Berdál Valéria
Naskiĝo la  4-an de julio 1933(nun 1933-07-04)
en Hungario Kőszeg (Hungario)
Morto la 17-an de decembro 2003
en Hungario Szeged (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Valéria Berdál sur la scenejo

Valéria Berdál [1] naskiĝis la 4-an de julio 1933 en Kőszeg, ŝi mortis la 17-an de decembro 2003 en Szeged.

Biografio redakti

Valéria Berdál akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1955. Ŝi kantadis operojn kaj operetojn en Nacia Teatro (Szeged) seninterrompe ĝis 1980. Ekde 1972 ŝi ankaŭ instruis en muzika lernejo en Szeged, poste ekde 1985 en muzikakademio de Szeged. Ŝi havis la instruan rangon docento. Ŝi instruis ekzemple operkantistojn Ilona Tokody kaj Ildikó Komlósi. Ŝi ricevis premiojn en 1971 kaj 1972, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged".

El ŝia repertuaro redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Szeged (2014) [2]

Fontoj redakti